Hackathon Wikipedia estas loko en FISL15 kie programistoj kaj scivolemuloj povos lerni praktike kiel funkcias la iloj kaj la datenoj kiuj estas malantaŭ la plej granda kunlabora retejo en la mondo. Oni disvolvos siajn proprajn ideojn kaj/aŭ plibonigos la jam ekzistantajn realigojn.
- Propono: Ĉi tiu hackathon celas kunigi programistojn interesatajn pri krei aŭ plibonigi subtenajn ilojn por la projektoj de Wikimedia.
- Dato: 9-an de majo (de 09h ĝis 18h)
- Loko: Ĉambro 714 - OF3, PUC-RS ene de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera (FISL). La ĉambro povas enteni 40 homojn.
- Kiel partopreni: Kreu konton kaj menciu ĝin sur la listo de aliĝintoj de la evento. Por tio, sufĉas esti ensalutinta kaj tajpi tildon 4-foje (~~~~) tie, kie vi volas lasi vian subskribon. Nepre kunportu vian tekkomputilon!
- Komplementa aktivaĵo: En la antaŭa tago (ĵaŭdo, la 8-a) je 12h okazos prelego en la ĉambro 41A por enkonduki temojn kiujn oni povos disvolvi dum Hackathon.
- Premioj: Oni donacos premietojn de la projektoj de Wikimedia al la partoprenantoj kiuj faros la plej signifajn kontribuojn.
Programo:
09h ĝis 09:30h | Akcepto al la partoprenantoj |
09:40h ĝis 10h | Malfermo |
10h ĝis 10:30h | Kiel haki Vikipedion |
10:30h ĝis 11h | Diskutado de ideoj por disvolvado |
11h ĝis 13h | Praktikaj j kaj fulmaj prelegoj |
13h ĝis 14h | Paŭzo por tagmanĝo |
14h ĝis 14:30h | Diskutado de ideoj por disvolvado |
14:30h ĝis 17h | Praktikaj laboroj kaj fulmaj prelegoj |
17h ĝis 18h | Prezentado de disvolvitaj iloj kaj sekvaj paŝoj |
Pli da detaloj ĉe:
http://pt.wikipedia.org/wiki/Wikipédia:Hackathon/Atividades_em_português/FISL_15