Porto Alegre estas proksime al la ekstrema sudo de Brazilo kaj estas la geografia centro de Merkosudo. La lago Guaíba tuŝas la gaŭĉan ĉefurbon de sudo al nordo, je 72-kilometra rando kiu estis la enirhaveno de portugalaj paroj el Acoroj kiuj komencis la koloniadon, en 1752. En la postaj jarcentoj, la urbo akceptis enmigrantojn de la tuta mondo, kaj tiu aro de pluraj etnaj kaj religiaj originoj igis Porto Alegre nature plurkultura urbo, malofta ejo kie diferenco estas ĉiam bonvena.
Hodiaŭ, kun 1.415.237 loĝantoj, la ĉefurbo de la ŝtato Rio Grande do Sul estas centro de komerco pri aĵoj kaj servoj kaj centro de alta teknologio. Ligata de lumfibro, la urbo oferas la plej grandan reton de WiFi-Zonoj de Brazilo, kiu ebligas tute senpagan sendratan konekton al la interreto ekde konstruaĵoj kaj publikaj parkoj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj, inkluzive drinkejoj, restoracioj, kaj hoteloj.
Ekonomia, financa, politika, kultura, kaj administra centro de 31 satelitaj urboj de la metropola regiono, kun 3,9 milionoj da loĝantoj, Porto Alegre havas unu el la plej altaj viv-kvalitoj de Brazilo.
Fonto: PortoAlegre.Travel
Lernu pli pri turismaj ejoj kaj vojoj en la retejo PortoAlegre.Travel, de la Sekretario pri Turismo de Porto Alegre.