Ir al contenido
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
o

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Regresar a Notícias
Pantalla completa Sugerir un artículo

Sukcesa kazo: Leĝo pri libera programaro en publika administrado de Urugvajo

mayo 8, 2014 11:27 , por Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 355 times
Traducciones

En sia prelego, Ismael Lacuesta prirakontis la sperton vivitan de la urugvaja registaro okaze de la kreo de leĝo en decembro de la pasinta jaro, kiu stimulas la uzon kaj produktadon de liberaj programoj kaj malfermitaj normoj en la tuta publika administrado.

Tiu leĝo ankaŭ konsideras ke estas ĝenerala intereso ke la eduka sistemo antaŭenpuŝu la uzadon de libera programaro.

La publikigo de tiu leĝo estas granda sukceso kaj ekzemplo por la tuta komunumo de libera programaro de Latin-Ameriko, ĉar “lando ne estas suverena kiam internaciaj firmaegoj superregas ĝiajn teknologiojn”, elstarigis Ismael.

Inter la punktoj emfazitaj dum la prelego, estas la historio de konstruado kiu komenciĝis per la aprobo en 2003 de la Leĝo de Malfermitaj Formatoj, kiu konsistis el la nura uzo de malfermitaj normoj por ĉiuj dokumentoj uzataj de la registaro.

En 2006 oni proponis la projekton de la Leĝo de Malfermitaj Formatoj kiu inkluzivis ankaŭ la adopton kaj uzon de libera programaro en ĉiuj publikaj sektoroj, ĉefe en administrado kaj edukado.

En la jaro 2012 la leĝo estis aprobita de la deputitoj en la Nacia Kongreso kaj post multaj diskutadoj kaj ŝanĝoj enla redaktado de la teksto, decembre 2013 finfine oni aprobis ĝin en la senato.

La venonta paŝo estas regulado, tio estas, la ellaborado de strategioj por ke la aprobita leĝo estu aplikata, kio laŭ la preleganto estas antaŭvidata por la venonta jaro, post la balota periodo. “Ni estas optimismaj pri la venontaj administristoj kiu devas daŭrigi la reguladon de la leĝo”.

Verkita de Breno Neves kaj Rafaela Melo – Kunlabora raportado de #FISL15


Etiquetas de este artículo: urugvajo libera programaro leĝo pri libera programaro

<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>