Ir para o conteúdo
7 a 10 de Maio de 2014
Centro de Eventos da PUCRS | Porto Alegre | Brasil
ou

FISL 14

Inscritos

Patrocinadores

Mostra de projetos

#FICADICA

Redes

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Kion oni povas fari per Python? Ĉion!

8 de Maio de 2014, 1:42 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 378 vezes
Traduções

En la unua mateno de #FISL15, João Bueno prezentis la prelegon “Por kio utilas Python? Por ĉio!”, enkonduko al la programlingvo Python por logi estontajn programistojn

“Ĝis nun mi ne partoprenis en projekto kie ne eblis esti farita en Python”, asertis João Bueno.

La preleganto ankaŭ elstarigis ke ofte la programlingvo Python malkuraĝigas kelkajn programistoj ĉar ĝi ŝajnas malrapida kaj li donas konsilon: “mezuri la rapidecon de la programlingvo per malgrandaj programoj ne montras la realon de la programlingvo, ĉar necesas komenci la tutan interpretilon de Python antaŭ ol komenci efektive ruli la kodon”.

Dum la prelego oni ankaŭ menciis kelkajn uzojn de la programlingvo Python, en la plej diversaj kampoj, ekde lernado ĝis scienca komputado, biologio, simbola matematiko, kaj ludoj. Ĝi tiel firmiĝas kiel interfaka programlingvo.

Alia tre konata uzo de la programlingvo, kiu estis menciita de la preleganto, estas la integrado kaj aŭtomatigado de taskoj en programoj kiel LibreOffice, Gimp, InkScape, kaj Blender, kiuj havas Python kiel la ĉefan programlingvon por etendo.

La preleganto konkludis sian parolon per prezentado de ekzemploj de reta aplikaĵo verkita tute en Python kun 50 linioj kaj malgranda ludo per PyGame kun malpli ol 150 linioj da kodo.

Verkita de Breno Neves kaj Rafaela Melo - Kunlabora raportado de #FISL15


Tags deste artigo: python

<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>