Ir para o conteúdo

FISL16

ou

 Voltar a O evento
Tela cheia

Kontraŭ-molesta politiko de Forumo Internacia pri Softvaro Libera

6 de Março de 2015, 10:39 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 82 vezes
Traduções



La Forumo Internacia pri Softvaro Libera (FISL) sin devigas respekti kaj antaŭenpuŝi kontraŭ-molestan politikon, kiu celas provizi sperton sen molesto por ĉiuj partoprenantoj, sendepende de sekso, handikapo, seksa orientiĝo, fizika aspekto, raso, etneco, religio, kaj soci-ekonomia statuso.

Ni - anoj de la organizo de FISL kaj de la komunumo de libera programaro - toleras neniun formon de persekutado nek malrespekto al partoprenantoj de la evento.

Bildoj kaj seks-diskriminacia lingvaĵo ne estas taŭgaj por FISL. Partoprenantoj kiuj malrespektos ĉi tiun regularon pri konduto devos eliri el la evento sen rajto repreni la aliĝkotizon.

La praktiko de persekutado inkluzivas ofendajn komentojn - rilatajn al sekso, seksa orientiĝo, fizika aspekto, handikapo, etneco, religio kaj soci-ekonomia statuso - seksum-rilatajn bildojn montratajn en publikaj lokoj kaj/aŭ en la prelegoj de FISL, timigadon, persekutadon, persekutadon per fotkameraoj kaj videkameraoj, ripetata interrompo de parolado kaj/aŭ aliaj eventoj, kaj fizika kontakto sen konsento.

Partoprenantoj kies konduto malrespektos la regulojn pri konduto de FISL estos avertitaj kaj devos tuj ĉesigi la ofendan konduton, kaj riskos forpelon el la evento sen eblo reveni. La organizantoj de FISL klopodos eviti ke persekutadoj okazu kaj/aŭ ripetiĝu en prelegoj de FISL.

Se vi sentiĝas minacita/endanĝerigita aŭ malrespektita, kontaktu la organizon kaj klarigu viajn plendojn kaj tion, kio okazis. Oni povas rekoni membrojn de la organizo de FISL per iliaj surbrustaj identigiloj (kun nigra fono).

La organizo faros la necesajn taskojn por eviti ke molestaj praktikoj ripetiĝu. Ni estas parto kaj alte taksas la komunumon de libera programaro kaj deziras al vi ĉiuj bonegan eventon, sendepende de la diferencoj, kiujn ni ĉiuj havas, kiuj ne devas, iamaniere, dividi nin.

Kontakto: antiassedio ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br

Ni esperas ke ĉiuj partoprenantoj sekvu la ĝeneralajn gvidliniojn de ĉi tiu dokumento kaj ne permesu ke seksismaj nek diskriminaciaj praktikoj okazu en FISL.

 

Permesilo kaj Atribuo

Ĉi tiu politiko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo – Brazilo – Zero (Publika Havaĵo) kaj baziĝas sur la kontraŭ-molesta politiko de la vikio "Feminist Geek" , kreita de Ada Initiative kun helpo de pluraj volontuloj.

Tiu politiko estis bazita sur pluraj aliaj kontraŭ-molestaj politikoj, inkluzive la politiko de Ohio LinuxFest, verkita de Esther Filderman kaj Bet Lynn, kaj Con Anti-Harassment Project.

Mary Gardiner, Valerie Aurora, Sarah Smith, kaj Donna Benjamin ĝeneraligis la politikojn kaj aldonis lernomaterialojn. La traduko al la brazila portugala estis farita de Luis Felipe Murillo. La traduko al Esperanto estis farita de la teamo de tradukistoj de FISL. Membroj de LinuxChix, Geek Feminism kaj aliaj grupoj kontribuis por ĉi tiu verko.



<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>