Libera scio ne temas nur pri softvaro. Pripesante tion, fisl antaŭenigas, partnere kun iniciatoj pri populara kulturo de la urbo, la Festivalon pri Libera Kulturo.
Okazas artaj prezentadoj, debatoj, videaj ekspozicioj kaj metiejoj kiuj temas pri libera muziko, dizajno, kaj similaj, tiel klarigante ke la afero pluiras for de la linioj de kodo.
Tiel, kiel en la esprimo kiu nomas la eventon, “Libera” ĉi tie ne rilatas al prezo. Muzikaĵoj, libroj, videaĵoj kaj ĉiaj kulturaj produktaĵoj estas liberaj kiam iliaj aŭtoroj permesas la uzadon – kiel diri alimaniere? – liberan por nekomercaj celoj.
Krome, la kultura programo ankaŭ enhavas festojn organizitajn por la publiko de fisl kaj vojplanon por drinkejoj kiuj ofertis avantaĝojn por tiuj kiuj prezentos la surbrustan identigilon de fisl. Ĉio kun la celo integriĝi la komunumon dum la posteventaj “gajaj horoj”.