Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Notico en portalo Terra emfazas la laboron de LG Edukado de FISL14

23 de Junho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 775 vezes
Traduções

Artikolo publikigita la 18-an de junio en la noticejo de la portalo Terra pri kapabligo rilate al libera softvaro por instruistoj emfazas la agadon de la labor-grupo (LG) Edukado de FISL14. La artikolo atentigas pri la neekzisto de kapabligo por ke instruistoj uzu liberan softvaron kiel edukilon.

La artikolo diskutas demandojn kiel la ĉeeston de teknologiaj iloj en lernejoj, kaj la manieron kiel instruistoj kaj lernantoj utiligas ilin. Ĝi traktas ankaŭ la malsamojn inter la filozofio de libera kaj proprieta softvaro, kun diro de Rainer Krüger, ano de la labor-grupo Edukado kaj kreinto de Pandorga Linux, eduka distribuaĵo. Laŭ Krüger, “[en LG Edukado] ni klopodas stimuli liberecon de penso kaj disvastigo de scio por ĉiuj lernejaj niveloj. Ĉi tiu LG monstras, praktike, kiel eblas konstrui iun ajn konon demokratie kaj malferme”.

Dum proprieta softvaro havas la saman vidpunkton de la “antikva” lernejo, kie la lernanto ricevadis ĉion preta kaj estis senaga rilate al la lernado; libera softvaro metas la lernanton kaj la instruiston ene de la proceso de kreado, stimulante interŝanĝon de kono kaj partoprenan konstruadon de kono.

Diversaj grupoj kaj/aŭ projektoj de libera softvaro estas menciitaj, inter ili SL Educacional, projekto de dokumentado de edukaj liberaj programoj, la grupo Texto Livre kaj la Portalo de Brazila Libera Softvaro, ejo de programoj prizorgata de la landa registaro.

Legu la tutan artikolon tie ĉi.


Tags deste artigo: gt educação rainer krüger portalo de publika softvaro texto livre pandorga linux edukado