Go to the content
Ir ao Topo
or

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Go back to Notícias
Full screen Suggest an article

FISL14 subskribas interkonsenton kun la urbo-domo de Porto Alegre

Giugno 25, 2013 0:00 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 732 times
Translations

Ĉi-lunde, la 24-an de junio, la registaro de la urbo Porto Alegre subskribis dokumenton pri teknika kunlaboro por garantii la realigon de FISL14. La dumtempa urbestro Sebastião Melo partoprenis en la solena ceremonio, kune kun la ĝenerala kunordiganto kaj direktoro de institutaj rilatoj de Associação Software Livre (ASL), Ricardo Fritsch kaj José Antonio Dias Tavares, respektive. La ago estas iniciato de la Kabineto de Novigo kaj Teknologio (Inovapoa), Procempa kaj Sekretariejo de Politika Kunordigado kaj Loka Regado, kune kun aliaj urbaj sekretariejoj.

La sekretariino de Inovapoa, Deborah Pilla Villela, emfazis la aktivan partoprenon de pluraj sekretariejoj, kaj la transversa eco de la evento, kiu oferas scion por malsamaj publikoj kaj sektoroj de la socio. Per konstanta partopreno en la organiza komisiono de la Forumo, li intencas kune kun ASL (organizanto de la evento) kunigi naciajn kaj internaciajn komunumojn interesatajn pri disvolvado de partoprena demokratio kaj aplikado de libera kaj malfermkoda softvaro, por kunhavigo de spertoj kaj scio.

La Kabineto de Novigo kaj Teknologio (Inovapoa) kunordigas la eventon per la municipa ekzekutiva povo, kiu havas konstantan partoprenon en la organiza komisiono, en kuna agado kun la municipaj sekretariejoj pri Edukado (Smed), Homaj Rajtoj (SMDH), Loka Regado (SMGL), Turismo (SMTUR), Kulturo (SMC), kaj Transportoj (EPTC).


This article's tags: inovapoa fisl14 asl procempa politiko urbo-domo