Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

“Instruistoj devas havi kodrompistan sintenon”, asertas preleganto en fisl14

4 de Julho de 2013, 0:00 , por Marcus Aurelius - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 966 vezes
Traduções

Unu el la elstaraj prelegoj de la programo de la unua tago de fisl14 estis tiu de Nelson Pretto, profesoro de UFBA: “Instruistoj: kodrompista sinteno”. Laŭ li, la unua paŝo estas pridiskuti la nunan staton de aferoj, de homoj, kaj de edukado. “Ĉio ŝanĝiĝadas kaj ni vidas tion per la protestoj en la mondo, inkluzive en Brazilo”, diris li. Edukado, laŭ li, ankaŭ trapasas gravan tempon de ŝanĝoj. Tiuj ŝanĝoj okazas pro la dediĉa laboro de instruistoj. “Nia laboro estas malfacila. La defio estas konsekvenco de konektebleco – kiu estas ĉie kaj postulas pli el ni”, klarigis li.

La fokuso de edukistoj bezonas esti sur la neceso fariĝi kodrompistoj (aŭ “hakistoj”). “Kodrompistoj ne nur el la programista vidpunkto, sed kiel kunhavigo de informoj, malcentriĝo kaj teknologio”, asertis li. Sed laŭ li ne sufiĉas kunhavigi. “Tio nur sencas se ĝi kreas rezulton, konkretajn faktojn kaj publikajn politikojn kiuj satigos la postulojn de la socio”, li aldonis.

Alia debatata demando estis la “kodrompista etiko”, kiu baziĝas sur malavareco. “Ni bezonas socion malferman je datenoj, informoj, kaj aliroj”. Pri la edukaj defioj, Pretto respondas: “Edukado similas al funelo kiu transformas aliulon en min. Kio mankas en lernejoj estas botel-malfermilo per pecoj el ligno kaj amplifikiloj per plastaj boteloj”, diras li pri man-laborita kreado de ideoj kaj novigoj.

Por ke ĉio tio okazu necesas kelkaj gravaj iloj. “Nur eblas ŝanĝi lernejaron per libera programaro, malfermitaj programoj por edukado, kaj aktivista instruisto, fortigita kaj kiu sintenas iom kodrompiste, konkludas li.

Foto: Cristiano Santanna//Indicefoto


Tags deste artigo: kodrompista etiko kodrompisto libera kulturo libera programaro edukado