Ir para o conteúdo

FISL16

ou

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

Aliĝoj malfermitaj por partoprenantoj de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera

19 de Março de 2015, 13:20 , por Marcus Aurelius - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 16 vezes
Traduções

Jam estas malfermitaj la aliĝoj por la 16-a okazigo de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera (FISL). La evento okazos ekde la 8-a ĝis la 11-a de julio 2015, en la Centro de Eventoj de PUC-RS, en Porto Alegre.

 

La partoprenontoj kiuj aliĝos en la unua aro pagos rabatitajn valorojn, kun 65% da rabato kalkulita sur la fina prezo. La individuaj kaj korporaciaj enirbiletoj kostas po R$ 120,00 por persono en la unua periodo. Lernantoj kaj karavananoj havas eĉ pli grandan rabaton. La valoroj altiĝas laŭ la proksimeco de la evento. Dum la tagoj de FISL, enirbiletoj kostas R$ 350,00 en ĉiuj kategorioj, krom lernantoj, kiuj pagos duonon.

 

Vidu la plenan tabelon de valoroj:

http://softwarelivre.org/fisl16/inscricoes/inscricoes-de-participantes

 

Ĉi-jare, FISL utiligas novan sistemon de aliĝoj, SEGUE, disvolvitan de Associação Software Livre.Org (ASL.Org) specife por FISL16. La fontokodo estas libera kaj estas disponebla ĉe https://github.com/segue-org. Oni prokrastis la malfermon de aliĝoj, antaŭe planita por la komenco de marto, por adapti la programaron, kiu mastrumas la proceson, al postuloj de la urbodomo de Porto Alegre por eldono de elektronikaj fakturoj.

 

 

KARAVANANOJ GAJNAS RABATON

 

Eblas aliĝi ankaŭ kiel karavano. La grupanoj pagas nur 50% de la valoro kaj la gvidanto de la karavano pagos neniom se la grupo enhavas almenaŭ kvin pagantojn.

 

En 2014, la plej granda karavano estis tiu de Federacia Universitato de Santa Maria (CAFW), kiu venis el la urbo Frederico Westphalen, en la ŝtato Rio Grande do Sul, kiu alportis 108 homojn al FISL15. La plej malproksima karavano venis el la ŝtato Rio Grande do Norte, kun 19 partoprenantoj.

 

 

FISL RICEVAS PROPONOJN DE PRELEGOJ

 

FISL jam ricevas proponojn de aktivaĵoj ekde la fino de februaro. Granda parto de la enhavo estas muntata de la komunumo, kiu selektas la plej bonajn prelegojn per svisa turnir-sistemo. La interesatoj pri partopreni la selektadon havas ĝis la 29-a de marto por submeti sian proponon.

 

La organizteamo de la forumo antaŭvidas ke la selektitaj prelegantoj estos diskonigitaj je la fino de majo 2015. La partoprenantoj kiuj havos prelegojn en la enhavtabelo ne bezonos pagi eniron.

 

Aliru la sistemon por fari la aliĝon de prelegantoj: http://softwarelivre.org/fisl16/noticias/a-chamada-de-trabalhos-para-o-fisl16-esta-aberta

 

 

SENDU VIAJN AKADEMIAJN ARTIKOLOJN

 

Ĝis la 22-a de marto la internacia metiejo de libera programaro (WSL) ricevas artikolojn de esploristoj pri la plej novaj temoj pri disvolvado, taksado, kaj adoptado de liberaj kaj malfermitaj programoj en diversaj situacioj. Tiu scienca kongreso okazas ene de la programo de FISL ekde la jaro 2000.

 

Oni devas verki la artikolojn angle, portugale, aŭ hispane. Oni povas trovi pli da informoj pri la submetado de artikoloj ĉe la paĝo de WSL:

 

http://softwarelivre.org/fisl16/noticias/chamada-de-trabalhos-wsl

 

Jen novaĵo: ĉe la adreso wsl.softwarelivre.org troviĝas ĉiuj verkoj prezentitaj en WSL, ekde ties unua okazigo.

 

 

SOLIDARA LOĜADO


Alia novaĵo de ĉi tiu jaro estas ke FISL intencas helpeti la solidarecon, kiun la komunumo de libera programaro jam demonstras nature kiam alvenas momento de granda evento. Interesatoj pri kunhavigi ejojn por solidara loĝado aŭ peti gastadon en Porto Alegre dum la tagoj de la evento povas viziti la komunumon kiu estis kreita por tio: http://softwarelivre.org/hospedagem-solidaria-fisl

 

 

*Ĝisdatigita la 19-an de marto 2015.


0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.


<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>