Go to the content

FISL16

or

 Go back to Notícias
Full screen Suggest an article

Ĉu vi volas esti volontulo dum #FISL16?

aprilo 27, 2015 15:30 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 6 times
Translations

FISL estas rezulto de laboro de vigla teamo de sennomaj kunlaborantoj kiuj donas parton de sia tempo por fari la plej grandan eventon pri libera programaro de Latin-Ameriko! Ni scias pri la graveco de tiu kunlaborado kaj la valoron de tiu interŝanĝo, kiun FISL antaŭenpuŝas. Kelkaj volontuloj alportas sian sperton, aliaj alportas manlaboron kaj entuziasmon por fari FISL pli bona jaron post jaro.

Ĉu vi volas esti volontulo dum FISL16?
Esti volontulo de FISL signifas akompani unu el la plej grandaj eventoj pri teknologio en la mondo malantaŭ kulisoj de la scenejo, sed ankaŭ reprezentas grandan respondecon kaj rolon por plenumi ene de la organizado de FISL. Se vi pretas labori dum la kvar tagoj de la evento aŭ eĉ antaŭ ol tio, vidu tion, kio necesas por aliĝi.

Kion FARAS volontulo:

  • Helpas dum duontago;
  • Surhavas la T-ĉemizon de FISL ĉiutage dum la horoj de laborado;
  • Surhavas sian nomŝildon ĉiutage, ĉar ĝi funkcias kiel pasporto dum FISL;

Kion GAJNAS volontulo:

  • Liberan partoprenadon en FISL dum la alia duontago (tiam kiam ne okazas laboro);
  • Atestilon de partoprenanto;
  • Monhelpon por manĝado kaj transporto (en Porto Alegre kaj metropola ĉirkaŭaĵo);
  • T-ĉemizon de FISL;
  • Dosierujon/Mansakon de FISL.

En kiuj labor-grupoj volontulo povas agi:

  • LG-Komunikado: oni prefere serĉas volontulojn de la jenaj kampoj (ankoraŭ studentoj aŭ jam diplomitoj): socia komunikado (ĵurnalismo, publikaj rilatoj, publikado kaj propagando, kino, aŭ cifereca komunikado). Komunikemajn homojn kiuj skribas per ĝusta ortografio. Se la volontulo ne studas komunikajn artojn, oni sugestas ke ĝi havu komunuman mobilizadon en la areo de komunikado aŭ almenaŭ facile uzu sociajn retojn.
  • LG-Edukado: oni prefere serĉas studentojn aŭ diplomitojn pri ajna instruado aŭ ĵurnalismo. La volontulo bezonas gvidi grandajn grupojn kaj helpi pri interkonsento, ĉar lastatempe nia ĉefa problemo estas la granda nombro de homoj kiuj volas spekti prelegojn en la ĉambro Paulo Freire kaj ni havas malgrandan kvanton da sidlokoj. La volontulo bezonas esti firma kaj ĝentila en tiu tasko.
  • LG-Programo: en ĉi tiu grupo la volontuloj helpas la prelegantojn dum prezentado. Ili manipulas la bildoprezenton, konektas per kablo la projekciilon kaj tekkomputilon de la preleganto (aŭ kopias la dosierojn en unu el la komputiloj de la evento), helpas transdoni mikrofonon inter partoprenantoj dum la demandoj.
  • LG-Kulturo/Hakspaco: la volontuloj akceptas publikon, zorgas pri la ejo, helpas en metiejoj kaj debatoj.
  • Stando de Associação Software Livre.Org: akceptas la alvenon de membrojn kaj partoprenantojn ĝenerale.

Ĉu duboj?

Okaze de duboj aŭ sugestoj, vi ankaŭ povas kontakti nin per la jena retpoŝto. Menciu la temon kaj la areon kiu interesas vin: voluntarios ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br

Rimarko: eble okazos selektado, depende de la nombro de interesatoj.

>> SCIU ĈION PRI ALIĜOJ POR VOLONTULOJ <<

>> ALIĜU ĈI TIE KIEL VOLONTULO <<



<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>