|
Arturo Vittori (Italio) Arturo Vittori estas itala artisto, arkitekto, kaj dizajnisto. Lia laboro estas internacie konata pro la kunfando de teknologio kun malnovaj tradicioj, kio rezultas en projektojn sur la limo inter arto kaj scienco, kaj tia estas respondo al plej urĝaj bezonoj de nia socio. Post sia diplomiĝo, li spertiĝis kunlaborante kun Santiago Calatrava, Jean Nouvel, Futuro Systems, kaj Anish Kapoor. Li estis estro pri dizajno de kajutoj de aviadiloj en Airbus kaj partoprenis en Francis Designs pri dizajno de jaktoj kaj krozoŝipoj. Ekde 2002 li gvidas la studion de esploro kaj dizajno Architecture and Vision, kaj ankaŭ estas ĝenerala direktoro de la NRO Warka Water.
|
|
Cédric Thomas (Francio) Li estas Ĝenerala direktoro de OW2, firmao kiu havas filiojn en kvar mondopartoj. Longtempa ano de la industrio de informadiko, li havas 25 jarojn da sperto pri strategia merkatiko kaj enkorpigitaj sistemoj. Krom konsilisto kaj investisto, li partoprenis en tri IPO-oj (Initial Public Offering) kaj helpas disvolvi teknologiajn entreprenojn en Boston kaj San Francisco.
|
|
Cornelius Schumacher (Germanio) Cornelius Schumacher partoprenas en la komunumo de libera programaro ekde 1999. Nuntempe li estas inĝenieriestro en SuSE. Li kreis kaj prizorgas diversajn partojn de KDE kaj partoprenas en la kunordigado de la komunumo kiu vivigas tiun projekton.
|
|
Randal L. Schwartz (Usono) Randal L. Schwartz estas fama spertulo pri la programlingvo Perl, kontribuinte por pluraj sukcesegaj libroj pri tiu temo, kaj por pli ol 250 artikoloj en revuoj. Schwartz gvidas firmaon pri instruado kaj ekspertizado pri Perl (Stonehenge Consulting Services, Inc de Portland, Oregon), kaj estas ofte alvokata preleganto pro sia bonega kombino de teknikaj konoj, humuro, kaj interrilato kun la publiko. Li gastigas la sukcesan podkaston FLOSS Weekly, kiu raportas pri malfermitaj kaj liberaj programoj per intervjuoj kun estroj de projektoj en tiu industrio. Schwartz agadas en la konsilantaro de LinuxFund. Krome li estas bona kantisto en karaokeo, kaj li regule venkas konkursojn.
|
|
Luis Rodolfo Gálvez (Gvatemalo) Inĝeniero pri elektrikaj sistemoj, teknikulo pri aŭtomatigado kaj mekatroniko. Spertulo pri renovigebla energio kaj medio de la Instituto de Energiaj Risurcoj de la Universitato Galileo de Gvatemalo. Fondinto kaj prezidanto de Asociación Guateambiente. Li esploras la disvolvadon de alternativaj fueloj kaj renovigebla energio.
|
|
Karen Michele Sandler (Usono) Plenuma direktoro de Software Freedom Conservancy, kiu estas la ne-profit-cela hejmo de dekoj de gravaj projektoj de libera programaro. Ŝi estas konata pro sia defendo de libera programaro kaj malfermita fontokodo, ĉefe kiel "kiborga advokato" rilate al la programaro en medicinaj aparatoj. Antaŭe ŝi estis plenuma direktoro de la fondaĵo GNOME. Karen kun-organizis Outreachy (formale: Outreach Program for Women). Ŝi estas advokato, kaj volonte asesoras FSF, GNOME, kaj QuestionCopyright.Org. Ŝi ricevis la premion "O'Reilly Open Source" kaj estas kun-gastiganto de la oggcast "Libera kaj en Libereco". Karen diplomiĝis pri inĝenierio per Cooper Union kaj per Columbia Law School pri juro, kie ŝi estis "James Kent Scholar".
|
|
Jon "Maddog" Hall (Usono) Plenuma direktoro de Linux Internacional, asocio de grandaj entreprenoj internacie gravaj en la areo de teknologio de informado kaj kiuj antaŭenpuŝas operaciajn sistemojn bazitajn sur Linukso. Li estas unu el la plej konataj aktivistoj pri teknologio en la mondo.
|
|
Lennart Poettering (Germanio) Lennart Poettering laboras por Red Hat en la grupo Server Experience. Li estas unu el la kreintoj de la projektoj Avahi, PulseAudio, kaj systemd. Li kreskis en Rio de Ĵanejro, antaŭ longe. Tamen, lia kapablo paroli la portugalan ne estas tre bona.
|
|
Matthew James Garrett (Usono) Softvardisvolvisto kiu emfazas sekurecon kaj liberecon de uzantoj. Li estas tre sperta pri funde kompreni mikrostrukturojn, kaj lia nuna laboro estas malmunti la ekzistantajn sekurecajn mekanismojn. Li estas membro de la teknika konsilantaro por Free Software Foundation, kaj kontribuas por la Linuksa kerno.
|
|
Deborah Anne Nicholson (Usono) Aktivisto de la movado pri libera programaro de pluraj jaroj. Ŝi gajnis premion "O'Reilly Open Source Award" en 2014 pro ŝia kontribuado al la movado. Ŝi aktivas en gvidaj postenoj en la jenaj organizoj: GNU MediaGoblin, Open Hatch, Sahana Foundation, Open Invention Network, kaj Software Freedom Conservancy.
|
|
Sean Cross Sean loĝas en Singapuro kaj ŝatas labori kun aparataro je malalta nivelo, por malkovri kiel aparataj sistemoj funkcias. Foje li troviĝas pensanta ke C estas tro altnivela programlingvo, kaj foje oni vidas lin kun lutilo. Post universitato li komencis labori en la industrioj Chumby, kie li konis Bunnie. Tie, li havis sian unuan oportunon por krei malaltnivelajn integritajn programojn (firmware) por aparatoj kaj malkovri kiel krei komputilon ekde praa komenco. Li faris multajn integritajn programojn por One de Chumby. Tiam la industrioj Chumby translokis lin al Singapuro, kie li kreis la la integritan programon por NeTV. Post la fino de Chumby, li restis en Singapuro por labori sendepende, projekti kaj konstrui sian propran tekkomputilon, kaj labori kun pluraj integritaj cirkvitoj.
|
|
André Noel Magistro pri Scienco de Komputado (UEM). Li estas programisto kaj uzanto de Linukso ekde 2002, oficiala membro de la Komunumo de Ubuntu. Li laboris dum pluraj jaroj kiel programisto, tial li profitis sian sperton en tiu kampo kune kun la fakto ke oni neniam taksas lin tre serioza, kaj hodiaŭ li dediĉas sin al humuro kaj programas por si mem. Li estas spertulo pri alternativaj metodoj de disvolvado (improvizaĵoj) kaj plene dependa de kafo. Li estas la kreinto de la retejo Vida de Programador (Vivo de Programisto), kaj la respondeculo kiu manipulas la vektorojn, kiuj transformiĝas en bildrakontojn. Por profiti sian senegalan belecon, li komencis dediĉi sin al videoblogado. Li estas edzo de Raquel, patro de Mateus kaj Gabrielle.
|
|
Cícero Moraes Cícero Moraes estas brazila 3D-a dizajnisto, spertulo pri (jura) cifereca rekonstruado de vizaĝoj, vickunordiganto de la Brazila Teamo de Jura Antropologio kaj Leĝa Dentistarto (EBRAFOL) kaj membro de la grupo de arkeologiaj esploroj Arc-Team de Italio. Uzanto de libera programaro kaj malfermita fontokodo de antaŭ 10 jaroj, li partoprenis en sennombro da eventoj pri informadiko, arkeologio, kaj dentistarto kie li prezentis pli ol 70 prelegojn kaj 30 kursetojn. Inter liaj plej konataj verkoj estas la vizaĝa rekonstruado de Sankta Antonio de Pádua, kiu atingis ampleksan raportadon en internacia gazetaro, la rekonstruado de Francesco Petrarca, grava itala poeziisto, patro de humanismo kaj kreinto de soneto. Li ankaŭ faris la vizaĝan rekonstruadon de Giovanni Battista Morgagni, kiun oni konsideras la fondinto de anatomia patologio. En 2015 Cícero partoprenas la ekspozicion “FACCE. I molti volti della storia umana”, en Italio, kun 27 vizaĝaj rekonstruadoj, 22 el ili dediĉitaj al homa evoluo. Pli da detaloj troveblas ĉe lia oficiala retejo: www.ciceromoraes.com.br
|
|
Eliane Domingos de Sousa Ŝi estas entreprenisto, membro de la firmaoj EDX Informática kaj EDX Coworking, membro de la germana fondaĵo “The Document Foundation”, estaĵo kiu prizorgas la projekton LibreOffice, elektita en 2014 al la Konsilantaro de “The Document Foundation”, kie ŝi plenumas la volontan funkcion de vicprezidanto. Ŝi ankaŭ estas volontula kunlaboranto de la komunumo LibreOffice, komunumo SL-RJ, blogo de la komunumo SempreUpdate, blogo iMasters, organizanto de la Nacia Kunveno de LibreOffice, organizanto de la ciklo de prelegoj pri libera programaro de SINDPD-RJ, stimulanto de liberaj teknologioj, kaj eldonisto de la revuo LibreOffice Magazine.
|
|
João Eriberto Mota Filho Li estas membro de la kavalerio de la brazila armeo. Administranto de retoj kaj sekureco de la kabineto de la komandanto de la armeo. Profesoro de post-diplomiĝo en la Universitato Katolika de Braziljo pri komputila inspektado. Aŭtoro de la libroj Linux & Seus Servidores (Linukso kaj siaj servoj) (2000), Pequenas Redes com Microsoft Windows (Malgrandaj retoj kun Microsoft Windows) (2001), Descobrindo o Linux (Malkovrante Linukson) (3-a eldono en 2012) kaj Análise de tráfego em redes TCP/IP (Analizado de trafiko en retoj TCP/IP) (2013). Disvolvisto de Debian.
|