Kun la intenco proksimigi entreprenojn kiuj produktas - aŭ volas dungi - servojn de libera informadika kaj komunikada teknologio, Assosiação Software Livre.Org kaj Sebrae-RS laboris kune, antaŭenigante renkontiĝojn inter interesatoj pri disvolvi novaj negocojn.
En la lasta reokazigo, 57 firmaoj el 23 urboj el 10 ŝtatoj de Brazilo partoprenis en la iniciato, kiu postulis, je oferto de pretaj produktoj, softvarojn permesitajn laŭ GPL aŭ malferma fontokodo. Tio okazigis antaŭvidon je 330 mil realojn je negocoj.
La Rondo ankaŭ organizas senpagajn aktivaĵojn kun libera aliro al interesatoj sendepende de aliĝo al FISL. Fokusate je entreprenismo, paneloj, debatoj, kaj raportoj pri sukceskazoj riĉigis la sperton de l' partoprenantoj de la rondo kaj de l' ĝenerala publiko.