La metiejoj estas rezervitaj spacoj por lerni praktike, per viaj propraj manoj. La aktivaĵoj aperos sur la oficiala enhavtabelo baldaŭ.
Kie okazos la metiejoj?
La metiejoj okazos en specialaj spacoj en la foiro. Ni diskonigos la numerojn de la ĉambroj kelkajn semajnojn antaŭ la evento.
Ĉu mi devas kunporti ion?
Jes, vi preferinde portu tekkomputilon, sed ankaŭ atentu pri kromaj antaŭkondiĉoj: kelkaj postulas antaŭkonon, aliaj postulos ke vi instalu programojn antaŭe, aŭ eĉ eblas ke ili estos prezentataj angle aŭ hispane, kaj tiukaze la partoprenanto devos regi la lingvon.
Ĉu ekzistas io alia, kion mi bezonas scii?
Gravas rimarki ke vi lernos multe, sed la metiejoj ne donas rajton je atestoj.
Por scii la detalojn kaj antaŭkondiĉojn de ĉiu aktivaĵo, klaku sur la responda kvadrateto en la enhavtabelo.