Festivalo de Liberaj Teknologioj
La Festivalo de Liberaj Teknologioj de fisl14 kunigos la interesatojn pri cifereca kulturo, robotiko kaj meta-reciklado, por metiejoj, debatoj, renkontiĝoj kaj prezentadoj. La diverseco da ideoj, materialoj kaj pensoj certe ĉeestos ĉe fisl14.
Metiejoj pri Libera Robotiko
En laboratorio muntita ene de fisl kun Arduino-j kaj diversaj materialoj por recikli, regos la kreivo de l' partoprenantoj. Estas limo da vakoj, kaj por aliĝi sufiĉas alveni duon-horon pli frue kaj atendi en la vico.
Ekspozicio de Liberaj Teknologioj
Dum la 4 tagoj de la aranĝo, okazos ankaŭ la ekspozicio de liberaj teknologioj, kie artefaktoj jam konstruitaj per libera robotiko, meta-reciklado, kaj meta-arto estos ekspoziciitaj por ke la publiko interagu!
Ĉu pli da duboj? Simple sendu retmesaĝon al roboticalivre@softwarelivre.org aŭ al programafisl@softwarelivre.org.
Hackspace
Tablo preparita por ke vi povu konstrui vian maŝinon kun helpo de amikoj.