Ir para o conteúdo
Ir ao Topo
ou

FISL 14

Rádio Software Livre

FISL 14 - Ao vivo

Patrocinadores

#Ficadica

 

 

Mostra de Projetos

TV Software Livre

Teaser fisl14 - Participe! :-)
 Voltar a Programação
Tela cheia

Komunumaj renkontiĝoj

8 de Abril de 2013, 0:00 , por Gabriel Galli - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1118 vezes
Traduções

Fisl ankaŭ estas oportuno por ke komunumoj pri libera programaro realigu renkontiĝojn kaj eventetojn por siaj grupoj, projektoj, asocioj. Tiumaniere, la komunumoj atingas pli altan videblecon, diskonigante siajn iniciatojn, kaj havas la eblon eksperimenti pli grandan integriĝon inter la membroj – kio ofte nur okazas ĉeeste en aranĝoj mem – kaj ankaŭ kun la ĝenerala komunumo de libera programaro.

Kiel funkcias?

  • Ekzistas unu trako kaj unu ĉambro rezervitaj specife por la komunumaj renkontiĝoj en la programtabelo de fisl.
  • Ĉiu komunuma evento devos esti proponita de po tri kunordigantoj, antaŭe registritaj en la sistemo de prelegantoj (Papers) kaj referencitaj en la propono de la renkontiĝo.
  • Ĉiu renkontiĝo rajtas je unu aŭ maksimume du seancoj je po 50 minutoj.
  • La utiligado de du seancoj je po 50 minutoj devas esti klarigita en la propono (pli mallongaj eventoj = pli da komunumoj partoprenantaj!)

Mi komprenis... Kaj kiel mi procedas por proponi mian komunuman renkontiĝon?

Oni aliĝas per la sistemo de Alvoko por Verkoj. Unu el la kunordigantoj sendas la proponon kaj invitas ĉiujn aliajn kunordigantojn kiel prelegantojn en la sistemo de proponoj de fisl.

La jenaj datumoj devas aperi en la propono:

  • Nomo de la komunumo/projekto/asocio/grupo
  • Temo kaj nomo de la evento
  • Prognozo de publiko (nombro da homoj)
  • Tempa neceso (1 aŭ 2 seancoj je po 50 minutoj)
  • Programo de la evento
  • Resumo de la programo
  • URL (retadreso) de la paĝo de la evento (retejo, blogo, sociaj medioj...)

Programo de la Komunuma Evento

Devige, ĉiu komunuma evento devos enhavi almenaŭ du el ĉi tiuj eroj en sia programo:

  • Ĝenerala prelego – ĝenerala prezento de la projekto/komunumo, menciante la celojn, aktivaĵojn kaj rezultojn.
  • Fulmaj kunparoloj – prelegetoj je po 5 ĝis 10 minutoj kun la partopreno de la membroj
  • Diskutado/Demandado — interagado kun spaco por demandoj kaj diskutoj.

 

SUGESTOJ (sekretoj por sukceso!!)

  • Preparu vian eventon antaŭe. Parolu kun la membroj de via projekto/komunumo antaŭ ol proponi vian eventon. Kontrolu la personojn kiuj jam konfirmis sian venon kaj kiuj povos partopreni la eventon en la programo de fisl.
  • Uzu liston por munti la programon kunlabore. Difinu temon, programon, aktivaĵojn, komparu la eblajn prezentaĵojn, kaj kiel ili povos logi la publikon kaj eblajn kunlaborantojn. Alloga programo = pli da interesataj homoj = pli da videbleco por via komunumo.
  • Kreu paĝon por la evento (en Noosfero aŭ ie ajn laŭ via prefero), por ke oni povu ligi al ĝi en la oficiala paĝo de fisl14, kaj por ke la organizantaro havu aŭtonomecon pri sia evento.
  • Diskonigu! La diskonigo de horo, ĉambro kaj dato de la evento en retejoj, blogoj kaj sociaj retejoj estas fundamenta por la sukceso de la renkontiĝo.

 

Laste, sed ne malpli grave...

Estas tre grave ke oni sciu pri la jenaj aferoj:

• Pro tio ke la komunumaj eventoj estas partoj de la programtabelo de la aranĝo, ne ekzistas granda fleksebleco pri horaj asignoj. Ni klopodos laŭeble adapti la horartabelon por akcepti la plej grandan nombron da aliĝintaj eventoj.

• Ĉiuj aliĝoj estos taksitaj de la organiza komitato kaj poste oni informos la akceptitojn, inkluzive pri la datoj kaj horoj.

• La eventoj kiuj havas ligitan komunumon kaj/aŭ uzanto-grupon havos prioritaton por akcepto.

• Oni nur akceptos koncernajn eventojn: eventoj kiuj ne estas rekte ligitaj al libera softvaro estos aŭtomate malakceptitaj.

• Ĉiu kunordiganto povos kunordigi nur po unu komunuma evento en fisl14.

• La kunordigantoj de la evento devas esti la aŭtoroj de la propono.

• Oni ne permesos interŝanĝon de kunordigantoj post la fino de la aliĝ-periodo.

• Vi nepre devas sendi la plenan programon de la komunuma evento kaj ties resumon, por ke ni povu diskonigi ĝin en la programtabelo.

 

Ĉu vi ankoraŭ havas dubojn?

Skribu al programa ĉe softwarelivre punkto org