Go to the content
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
or

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

fisl en la reto

Full screen

Subskribo de ŝlosiloj

June 19, 2011 0:00 , by Software Livre Brasil - | No one following this article yet.
Viewed 1314 times
Translations

Festo de Subskribado de Ŝlosiloj

Celante plifortigi la Reton de Konfido, dum la antaŭlasta tago de la 12-a Forumo Internacia pri Softvaro Libera okazos festo de subskribado de ŝlosiloj Open PGP. La festo sekvos la Protokolon Zimmerman-Sassaman projektita cele al la plej granda lerteco.
Por partopreni, resume, vi devas:

  • Sendi vian ŝlosilon al la servilo ksp.softwarelivre.org ĝis la 28-a de junio 2011 je la 22-a horo (rim.: ĉi tiu servilo subtenas nur sendon):

bash$ gpg --keyserver ksp.softwarelivre.org --send-keys KeyID
gpg: sending key KeyID to hkp server ksp.softwarelivre.org
bash$

  • Kontroli ĉu la ŝlosilon eniris la servilon per resendo (vi ricevos eraron 409):

bash$ gpg --keyserver ksp.softwarelivre.org --send-keys KeyID
gpg: sending key KeyID to hkp server ksp.softwarelivre.org
gpgkeys: HTTP post error 22: url returned error 409    <=================== Vidu la eraron ĉi tie!
gpg: keyserver internal error
gpg: keyserver send failed: keyserver error
bash$

  • Atendi la diskonigon de la listo de partoprenontaj ŝlosiloj kun la haketaj kodoj ĉi tie.
  • Presi la liston kaj kalkuli vi mem la haketajn kodojn, kaj marki la ĝustan lokon kiam ili kongruas.
  • Kunpreni al la festo du identigajn dokumentojn kun foto (almenaŭ unu devas esti eldonita per regista estaĵo); unu kopion de la fingerprint de via ŝlosilo; la liston, kiun vi mem presis; kaj skribilon.

Malnovaj ŝlosiloj

Ĉi tiu estos generala festo. Tial, malnovaj ŝlosiloj (DSA 1024, kun SHA-1) estos akceptataj senprobleme. Tamen, ni forte rekomendas ke vi kreu novajn ŝlosilojn, pli fortajn, por profiti la feston por plibonigi la infrastrukturon de la Reto de Konfido.

Se vi havas malnovajn ŝlosiloj, bonvole, konsideru fari la necesajn paŝojn por ŝanĝi ĝin al pli fortaj ŝlosiloj. Se vi ankoraŭ ne havas ŝlosilojn OpenPGP kaj intencas krei paron por partopreni la feston, profitu la okazon por krei fortajn ŝlosilojn (almenaŭ RSA 2048, SHA256 - vidu Key Length Site por diskuto pri ŝlosilgrando). La antaŭa referenco montras kiel agordi GnuPG por krei tiajn ŝlosilojn (vidu ĉi tie malgrandajn instrukciojn pri la temo).

Pli da informo

Vidu la paĝon kunordigado de festoj de subskribado de ŝlosiloj por pli da informoj.


This article's tags: subskribo de ŝlosiloj fisl fisl12