Dum la 1-a kaj la 2-a de julio, kune kun la programaro de fisl12, okazos la 3-a Latinamerika Renkontiĝo de Liberaj Retoj, kununuigante reprezentantojn el Urugvajo, Argentino, Venezuelo, Ĉilio, Kolombio, Brazilo kaj aliaj landoj. En marto ĉi-jare, la banloko Iporá, en Urugvajo, estis scenejo de la Duaj Regionaj Deĵoroj pri Liberaj Retoj, kiu kalkulis je la partopreno de esplorgrupo pri liberaj retejoj de la Associação Software Livre.Org (ASL —Asocio Softvaro Libera).
En tiu renkontiĝo oni difinis kiel teknikan bazon Wireless Network for Development World (wndw.net) kaj Wireless Common Licence (WCL) uzatan de la reto Guifi.net kiel kongrua permesilo, kiu ebligas difini kaj protekti leĝe la liberajn retojn.
Kiu povas partopreni?
Inter la grupoj de liberaj retoj estas sistem-administrantoj,
komunum-reprezentantoj, inĝenieristoj pri telekomunikado, programistoj, entreprenistoj, advokatoj kaj multaj aliaj homoj interesataj helpi konstrui liberajn retojn en siaj komunumoj. Ĉiuj aliĝintoj al FISL 12 povas partopreni la renkontiĝon.
Pri la Liberaj Retoj
La Liberaj Retoj aŭ Mesh-Retoj funkcias ĝenerale bazataj sur principoj de kunlaboraj komunumoj, kaj celas havi datumreton konstruitan kaj administratan fare de siaj propraj uzantoj kaj malfermitan al la komunumo. Ĉiu reto havas siajn teknikajn kaj administrajn propraĵojn, laŭ la celoj de ĉiu grupo. Iafoje, ili nur plenumas lokajn servojn kaj interŝanĝas datumojn inter la
konektitaj nodoj, dum alifoje al tiu tasko ili aldonas interretan aliron al la civitanoj libere kaj senpage.
Ĉiuokaze, la reto estas urbampleksa kaj limigas sin al la urbo kie ĝi funkcias, oferante alternativan komunikrimedon, senpagan kaj memadministratan, kiu intencas demokratiigi la aliron al informojn kaj promocii la uzadon de liberaj teknologioj kaj programaroj.
0sem comentários ainda