Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

fisl en la reto

 Voltar a eo
Tela cheia

WSL

23 de Março de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1114 vezes
Traduções

La Metiejo de Libera Programaro (Workshop de Software Livre — WSL) esta akademia kaj scienca evento kiu okazas ĉiujare, kaj kiu estas parto de FISL. Ĝi okazas ekde 2000 en Porto Alegre, en la ŝtato Rio Grande do Sul. En sia 12-a reokazigo, WSL havas la subtenon de la Brazila Socio pri Komputadoscienco (Sociedade Brasileira de Computação — SBC) kaj  tenas sin sur la samajn celojn de FISL, oferante oportunon por ke profesoroj, instruistoj, esploristoj, lernantoj, studentoj kaj aliaj profesiuloj prezentu sciencajn verkojn, disvolvitajn en siaj esplorcentroj, entreprenoj aŭ universitatoj, uzante aŭ kreante liberan programaron.

Programo de WSL

Gravaj datoj:
2011-04-18: limdato por sendo de artikoloj
2011-05-13: komunikado pri la rezultoj
2011-05-20: limdato por la sendo de definitivaj versioj de la artikoloj.

Formatado kaj sendado de artikoloj
1.La artikoloj devas esti skribitaj en la portugala, angla aŭ hispana.
2.La artikoloj povas havi maksimume 6 paĝoj, inkluzivante alilingvan resumon, resumon, bildojn kaj bibliografion.
3.La formatado de la teksto devas sekvi la modelon de SBC, disponebla tie ĉi.
4.La dokumento devas esti en la formato Postscript (uzu Generic Postscript) aŭ PDF (Portable Document Format)
5.La sendo de la verkoj estos nepre perreta, per adreso baldaŭ disponebla.

Ĉefaj Temoj
Aŭtoroj estas invitataj por sendi originalajn verkojn, pri esploro finita aŭ daŭranta, kiuj rilatas al esploroj aŭ sukcesaj atingoj per libera programaro.
La ĉefaj temoj pri kiuj ni estas interesataj inkluzivas (sed ne estas nur tiuj) la uzadon aŭ disvolvadon de libera programaro en la areoj:

  • Datumbazoj
  • Grafika komputado kaj bildo traktado
  • Portebla kaj ĉieesta komputado
  • Programarinĝenierado
  • Projektadministrado
  • Informadiko en edukado
  • Elektronikaj ludoj
  • Plurmedio kaj cifereca TV
  • Disa procezado kaj alt-rendimenta komputado
  • Retoj
  • Robotoscienco kaj perkomputila vido
  • Komponentaj sistemoj
  • Sistemoj bazataj sur TTT
  • Baza programaro kaj operaciumoj
  • Sukcesaj esploroj en universitato aŭ entrepreno

Taksado de Artikoloj
La artikoloj estos taksitaj per reviziistaro kiuj laboras en la supre menciitaj areoj, konsiderrante la teknika merito kaj la taŭgeco de la verko por la evento. Ĉiuj artikoloj akceptitaj estos publikigitaj en la memorlibro de la konferenco. Minimume unu el la aŭtoroj de ĉiu elektita verko devas aliĝi kaj veni al la evento por prezenti la verkon.

Ĝenerala kunordigado de WSL 2011
Simone André da Costa (UFPEL) — simone.costa ĈE inf PUNKTO ufpel PUNKTO edu PUNKTO br

Kunordigado de la programo de WSL 2011
Rivalino Matias Jr. (UFU) — rivalino ĈE facom PUNKTO ufu PUNKTO br