Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

Tela cheia

Programo de WSL

14 de Abril de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 513 vezes
Traduções

La 1-an de julio 2011

Malfermiĝa Prelego — Virtualaj labortabloj por uzo en sciencaj aplikaĵoj

Resumo: Prezento de virtualaj labortabloj por uzo en ĉirkaŭaĵoj pri esplorado. Bazite sur la paradigmo de Nuba Komputado, oni klopodas disponebligi solvojn per virtualaj platformoj por testado, disvolvado, kaj uzado. Oni liveras al la uzantoj dediĉitan ĉirkaŭaĵon kaj tajloritan laŭ iliaj bezonoj. Oni plejbonigas la uzadon de la risurcoj per ekvilibrigo kaj kunhavigo de ili, enkorpigante la koncepton de “pretaj solvoj” per virtualaj platformoj kun la minimumo da risurcoj por ruli dediĉitajn aplikaĵojn, kaj disponebligitajn per TTT.

Preleganto: Bruno Schulze havas doktoran diplomon pri Komputadoscienco (UNICAMP) kaj magistran diplomon pri Elektrika Inĝenierarto (COPPE/UFRJ). Li estas dojena esploristo, profesoro de la Nacia Laboratorio pri Scienca Komputado (Laboratório Nacional de Computação Científica — LNCC) kaj estro de la grupo pri Scienca Disa Komputado (Computação Científica Distribuída — ComCiDis). Li agas en la areo de Komputado, kun emfazo pri Arkitekturo de Komputadaj Sistemoj, precipe pri la temoj: middleware, nuba komputado, krada (grid) komputado, e-scienco, sekureco, prioritata vicigo, virtualigo, simulado, inter aliaj. Invitita eldonisto de specialaj eldonoj de gazetoj pri nuba kaj krada komputado fare de Concurrency and Computation: Practice & Experience (1532-0626). Nuntempe li estas kunordiganto de pluraj prejektoj pri Grids (kradoj), Clouds (Nuboj) kaj Multicores (Plurkernoj).

La 2-an de julio 2011

Fermiĝa Prelego — La rolo de libera aparataro en la nuna situacio de Teknologio pri Informadiko kaj Komunikado

Resumo: La movado por libera programaro, kiu komencis antaŭ pli ol 30 jaroj, donis al ni gravajn sociajn kontribuojn kaj forte influis la merkaton de Informadika kaj Komunikada Teknologio dum tiu tempo. La rolo de la aparataro dum tiu procezo, tamen, ne ricevis la ĝustan atenton. Ĝis ia grado, oni povus konsideri ke la forta normigo de la aparataro nun uzata en la ĉirkaŭaĵo de GNU/Linŭ, ĉefaj roluloj en la movado, ebligus al ni taksi la aparataron kiel ĉiesaĵon alirebla por ĉiuj. Tio eble estas vero por personaj komputiloj kaj plurfunkciaj poŝtelefonoj, sed la teknologia revolucio, kiun ni travivas, enigas programaron en diversaj areoj, kun aparataro tute nekonvencia. Ekzemple, la hodiaŭaj aŭtomobiloj verŝajne havas pli da softvaro ol la komputadocentroj antaŭ 30 jaroj. La ĉieesteco de la informadiko; kiun hodiaŭ ni vidas en personaj sistemoj, inteligentaj ĉirkaŭaĵoj kiel domoj, konstruaĵoj, fabrikoj kaj baldaŭ en tutaj urboj; dependas de specifa aparataro kaj limigita disponebleco. Do, antaŭ kiam la aparataro iĝos forta malhelpo al la apliko de libera programaro, kial ne apliki la samajn principojn al aparatar-projektoj? Ĉi tiu prelego analizos ĉi tiun aferon laŭ la vidpunkto de tri projektoj de libera aparataro disvolvitaj de la Laboratorio de Kunigo de Softvaro kaj Hardvaro de la Federala Universitato de Sankta-Katarina (Laboratório de Integração de Software e Hardware da Universidade Federal de Santa Catarina): EPOSMote (arkitekturo de inteligentaj sendrataj sentiloj), eSDR (platformo de kognitiva radio enkorpigita) kaj ALTATV (libera, aperta, kaj skalebla de alirpunkto al cifereca TV).

Preleganto: Antonio Augusto Fröhlich havas doktoran diplomon pri Komputada Inĝenierarto de la Teknika Universitato de Berlino, Germanio, kaj li estas nuntempe asociita profesoro pri mastrumaj sistemoj en la Federala Universitato de Sankta-Katarina (UFSC). Ekde 2001, li kunordigas la Laboratorion de Kunigo de Softvaro kaj Hardvaro (LISHA), nacia referenco pri esploro kaj disvolvo pri enkorpigitaj sistemoj, inkluzivante aparataron, mastrumajn sistemojn, komunikadon kaj administrado de energio. La ĉefaj kontribuoj de la esploro pri tiuj temoj estis kaj estas aplikataj en diversaj sektoroj de Informadika kaj Komunikada Teknologio, inkluzivante ciferecan TV, telekomunikado, distanca sondado kaj industria aŭtomatigo. D-ro Fröhlich estas membro de ACM (dojena), de IEEE, de SBC kaj antaŭ nelonge estris projektojn pri libera aparataro por alirpunktoj al cifereca TV, kognitiva radio kaj distanca sondado.


0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.