Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

fisl en la reto

Psl-brasil

 Voltar a fisl12
Tela cheia

Volontuloj

2 de Abril de 2011, 0:00 , por Desconhecido - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1145 vezes
Traduções

Ĉiu nova reokazigo de fisl estas rezulto de la laboro de pli ol cento da volontuloj. Ili estas anonimaj kunlaborantoj kiuj donas parton de sia tempo por okazigi la plej grandan aranĝon de libera programaro de Latin-Ameriko! Ni scias la gravon de tiu kunlaboro kaj la valoron de tiu interŝanĝo kiun fisl promocias. Iuj volontuloj kunportas sperton, aliaj manlaboron kaj entuziasmon kaj fisl redonas la eblon kunhavigi ideojn kaj absorbi scion.

Por ĉiuj tiuj homoj, kiuj helpas nin ĉiujare, por tiuj kiuj jam estis volontuloj en antaŭa okazigo de fisl, kiuj laboras en la organizado de fisl12 aŭ kiuj partoprenos, ni volas diri ke fisl nur okazas danke al vi ĉiuj! Krome, se fisl aperas ĉiujare renovigita, tio estas danke al la energio kaj povo de tiu granda komunumo de libera programaro!

Ĉu vi volas esti volontulo?

Esti volontulo de fisl signifas spekti postkulise unu el la plej grandaj eventoj pri teknologio de la mondo, sed ankaŭ signifas grandan responson kaj plenumendan rolon ene de la organizado de la aranĝo. Tiuj kiuj pretas labori kune dum la kvar tagoj de la evento aŭ eĉ antaŭ tio, vidu tion kio estas necesa por aliĝi.

Kondiĉoj

  • aĝi almenaŭ 16 jaroj;
  • havi scion pri informadiko, se eble ankaŭ pri libera programaro
  • esti disponebla dum ĉiuj tagoj de fisl, almenaŭ dum la mateno aŭ dum la vespero.


Aliĝo

Por kandidatiĝi al vako de volontulo de fisl12, respondu la demandon:
Kial vi volas esti volontulo en fisl12?

Sendu vian respondon kune kun la subaj informojn al:
voluntariosfisl12@softwarelivre.org ĝis la 12-a de junio 2011

- Tuta nomo
- Numero de CPF (CPF estas nomo de brazila dokumento)
- Adreso
- Mallonga vivprotokolo

Se vi jam estis volontulo en aliaj okazigoj aŭ se vi volas labori en iu specifa areo, informu ankaŭ tion en la retletero.

Nur la retleteroj kun ĉiuj petitaj informoj estos konsideritaj por elekto. La rezulto de la elektitaj volontuloj aperos ekde la 23-a de majo per retpoŝto kune kun la alvoko por ĝenerala kunsido de volontuloj.


Tags deste artigo: fisl12 fisl volontuloj