Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

fisl en la reto

 Voltar a Participe
Tela cheia

Karavanoj

23 de Março de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Traduções

Onibus-300x2102_bigĈu vi loĝas malproksime de Porto Alegre kaj vi volas veni al fisl12? Organizu karavanon aŭ aliĝu al unu el la multaj karavanoj, kiuj ĉiujare venas al fisl.
Por faciligi la alvenon de malproksimuloj, la organizantoj de fisl oferas:


  • 50%-a rabato en la aliĝkotizo de karavananoj
  • 100%-a rabato en la aliĝkotizo de la karavanestro


Kio estas karavano?

Ĝi estas grupo konsistanta el, minimume, 6 (ses) partoprenantoj interesataj veni al FISL12, kaj unu el tiuj estas la respondeculo (karavanestro).

Respondeco de la karavanestro:

Aligi la karavanon, per la aliĝ-sistemo de la aranĝo, zorgante ke la interesatoj efektivigu la aliĝojn kaj pagu la partopren-kotizon.
La karavanestro estas liberigita de la pago, sub la kondiĉo, ke minimume 5 (kvin) karavananoj efektive pagis sian aliĝkotizon, ĝis la limdato.

La karavanano ne ricevos senpagan aliĝon se ties karavano konsistos el malpli ol 5 (kvin) pagintaj partoprenantoj.
Atendu la periodon de aliĝoj kaj aligu vian karavanon. De la rubriko “Disvastigu” de la retejo vi povas elŝuti banderolojn kaj afiŝojn por kontribui al la diskonigo.

Por solvi viajn dubojn, skribu al caravanasfisl12@softwarelivre.org


Tags deste artigo: karavanoj