fisl konsistas el historioj de ĉiuj, kiuj spertis la eventon, lasis iom de siaj scioj, kiuj dediĉis iom de sia tempo kaj lernis kaj evoluis kun fisl.
Ĉijare ni volas, ke la partoprenantoj helpu nin rakonti la historion de tiuj 12 okazoj. Se vi jam partoprenis en fisl kaj havas interesan historion por rakonti, se iu el la okazoj aŭ iu prelego estis aparte signifa por vi, aŭ se vi ekkonis homojn, kiuj markis vian vivon, sendu la historion al ni. Ni volas rakonti tie ĉi en la retejo la interesajn kaj amuzajn historiojn travivitajn de homoj, kiuj venis al fisl.
Por proponi tekston, aliru.
Ne forgesu alsendi ankaŭ foton kun la teksto.