Konu la horaron de funkciado de la evento kaj restu atenta por pli da informoj.
HORARO DE FUNKCIADO DE LA EVENTO:
Ekde la 25-a ĝis la 28-a de julio, ekde la 9-a horo ĝis la 20-a horo
HORARO DE FUNKCIADO DE LA EKSPOZICIO:
Ekde la 25-a ĝis la 28-a de julio, ekde de 9-a horo ĝis la 20-a horo - post la 20-a oni ne permesos eniron
ĈAMBROJ DE PRELEGOJ KAJ AŬDITORIOJ:
La prelegoj komenciĝas je la 10-a. Aliro nur por aliĝintoj en la evento kaj identigitaj per la surbrusta nomŝildo.
HORARO DE FUNKCIADO DE LA SEKRETARIEJO:
Ekde la 25-a ĝis la 28-a de julio, ekde la 8-a horo ĝis la 19-a horo.
Oftaj demandoj
Kie mi aliĝas?
- Aliĝilo por partoprenantoj ĉi tie
- Aliĝilo por prelegantoj ĉi tie
- Aliĝilo en la Internacia Metiejo de Libera Programaro (WSL) ĉi tie
Mi volas sugesti prelegon/debaton/metiejon, kiel mi faru?
- Vi devas esti partoprenanto, kaj devas submeti vian proponon per la Sistemo de Artikoloj (ĉi tie) ĝis la 5-a de majo.
- Se vi volas nur "doni ideon" de aktivaĵo sen engaĝi pri ĝi rekte, sendu retpoŝtan mesaĝon al programafisl13 @ softwarelivre .org kun via sugesto.
Mi provas sendi prelegon sed la sistemo ne ŝajnas funkcii en mia retumilo, kio okazas?
- La sistemo Papers por sendo de prelegoj estas aprobita nur por Firefox.
Ĉu vi havas konsilojn pri gastado?
- Se vi bezonas informojn kaj subtenon rilate al gastado (kaj ankaŭ biletoj), vi povas serĉi nian partneran vojaĝagentejon, Liga Turismo.
Ĉu mi povas iri al fisl nur unu tagon?
- Vi povas partopreni nur unu tagon, sed la aliĝo kostas la saman valoron por unu aŭ ĉiuj tagoj.
Ĉu ekzistas senpaga programo?
- Por aliri la foiron - kiu estas la spaco kie estas la budoj de la patronoj kaj partneroj - kaj la agadojn kiuj okazas tie ne estas neceso pagi por registriĝo.
- Por prelegoj, metiejoj, debatoj kaj komunumaj kunvenoj, oni nur permesos aliron per prezento de surbrusta identigilo de partoprenanto.
Kaj se mi volas helpi kiel volontulo?
- Ni ricevas aliĝojn per ĉi tiu formularo, kaj respondante demandojn per la retpoŝto voluntarios ĉe softwarelivre.org. La interesatoj estos kontaktitaj fine de junio kun pli da informo. Legu pli ĉi tie.
Kaj se mi volas proponi prelegon?
- Proponoj por prelegoj, metiejojn kaj komunumaj kunvenoj estos akceptitaj ĝis la 5-a de majo per Papers. Legu pli ĉi tie.
- Proponoj por akademiaj verkoj estos kovritaj en la Internacia Metiejo pri Libera Programaro, WSL, kaj devas esti prezentitaj ĝis la 5-a de majo. Legu pli ĉi tie.
Por partopreni en WSL, ĉu oni devas esti registrita en fisl?
- WSL estas evento interna de fisl13. Por partopreni ĝin, vi devas aliĝi en fisl13 normale.
Mia entrepreno estas interesata patroni aŭ proponi partneraĵon, kun kiu mi parolas?
- Kontaktu la teamon pri financkaptado per retpoŝto: captacao ĉe softwarelivre.org. Legu pli ĉi tie.
Kie okazas la evento?
- En la centro de eventoj de PUC-RS.
Kie estas PUC-RS?
- PUC-RS estas ĉe Avenuo Ipiranga, 6681, en la kvartalo Partenon en Porto Alegre. Kontrolu en la mapo kiel alveni.
- Ankaŭ rigardu la konstru-planon de la evento
Ĉu pli da demandoj? Sendu retmesaĝon al comunicacao ĉe softwarelivre.org aŭ demandu en la komentoj*! ;)
* Ĉu vi ne havas profilon en la komunumo SoftwareLivre.org? Kreu ĝin nun.
0sem comentários ainda