Go to the content
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
or

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasile
Full screen

Utilaj informoj

Aprile 30, 2012 0:00 , by Software Livre Brasil - 0no comments yet | No one following this article yet.
Viewed 1502 times
Translations


Konu la horaron de funkciado de la evento kaj restu atenta por pli da informoj.

HORARO DE FUNKCIADO DE LA EVENTO:
Ekde la 25-a ĝis la 28-a de julio, ekde la 9-a horo ĝis la 20-a horo

HORARO DE FUNKCIADO DE LA EKSPOZICIO:
Ekde la 25-a ĝis la 28-a de julio, ekde de 9-a horo ĝis la 20-a horo - post la 20-a oni ne permesos eniron

ĈAMBROJ DE PRELEGOJ KAJ AŬDITORIOJ:
La prelegoj komenciĝas je la 10-a. Aliro nur por aliĝintoj en la evento kaj identigitaj per la surbrusta nomŝildo.

HORARO DE FUNKCIADO DE LA SEKRETARIEJO:
Ekde la 25-a ĝis la 28-a de julio, ekde la 8-a horo ĝis la 19-a horo.


Oftaj demandoj

Kie mi aliĝas?

  • Aliĝilo por partoprenantoj ĉi tie
  • Aliĝilo por prelegantoj ĉi tie
  • Aliĝilo en la Internacia Metiejo de Libera Programaro (WSL) ĉi tie


Mi volas sugesti prelegon/debaton/metiejon, kiel mi faru?

  • Vi devas esti partoprenanto, kaj devas submeti vian proponon per la Sistemo de Artikoloj (ĉi tie) ĝis la 5-a de majo.
  • Se vi volas nur "doni ideon" de aktivaĵo sen engaĝi pri ĝi rekte, sendu retpoŝtan mesaĝon al programafisl13 @ softwarelivre .org kun via sugesto.


Mi provas sendi prelegon sed la sistemo ne ŝajnas funkcii en mia retumilo, kio okazas?

  • La sistemo Papers por sendo de prelegoj estas aprobita nur por Firefox.


Ĉu vi havas konsilojn pri gastado?

  • Se vi bezonas informojn kaj subtenon rilate al gastado (kaj ankaŭ biletoj), vi povas serĉi nian partneran vojaĝagentejon, Liga Turismo.


Ĉu mi povas iri al fisl nur unu tagon?

  • Vi povas partopreni nur unu tagon, sed la aliĝo kostas la saman valoron por unu aŭ ĉiuj tagoj.


Ĉu ekzistas senpaga programo?

  • Por aliri la foiron - kiu estas la spaco kie estas la budoj de la patronoj kaj partneroj - kaj la agadojn kiuj okazas tie ne estas neceso pagi por registriĝo.
  • Por prelegoj, metiejoj, debatoj kaj komunumaj kunvenoj, oni nur permesos aliron per prezento de surbrusta identigilo de partoprenanto.


Kaj se mi volas helpi kiel volontulo?

  • Ni ricevas aliĝojn per ĉi tiu formularo, kaj respondante demandojn per la retpoŝto voluntarios ĉe softwarelivre.org. La interesatoj estos kontaktitaj fine de junio kun pli da informo. Legu pli ĉi tie.


Kaj se mi volas proponi prelegon?

  • Proponoj por prelegoj, metiejojn kaj komunumaj kunvenoj estos akceptitaj ĝis la 5-a de majo per Papers. Legu pli ĉi tie.
  • Proponoj por akademiaj verkoj estos kovritaj en la Internacia Metiejo pri Libera Programaro, WSL, kaj devas esti prezentitaj ĝis la 5-a de majo. Legu pli ĉi tie.


Por partopreni en WSL, ĉu oni devas esti registrita en fisl?

  • WSL estas evento interna de fisl13. Por partopreni ĝin, vi devas aliĝi en fisl13 normale.


Mia entrepreno estas interesata patroni aŭ proponi partneraĵon, kun kiu mi parolas?

  • Kontaktu la teamon pri financkaptado per retpoŝto: captacao ĉe softwarelivre.org. Legu pli ĉi tie.


Kie okazas la evento?

  • En la centro de eventoj de PUC-RS.


Kie estas PUC-RS?

  • PUC-RS estas ĉe Avenuo Ipiranga, 6681, en la kvartalo Partenon en Porto Alegre. Kontrolu en la mapo kiel alveni.
  • Ankaŭ rigardu la konstru-planon de la evento


Ĉu pli da demandoj? Sendu retmesaĝon al comunicacao ĉe softwarelivre.org aŭ demandu en la komentoj*! ;)

* Ĉu vi ne havas profilon en la komunumo SoftwareLivre.org? Kreu ĝin nun.


This article's tags: kiel alveni informoj utilaj informoj duboj faq

0no comments yet

Post a comment

The fields are mandatory.

If you are a registered user, you can login and be automatically recognized.