Ir para o conteúdo
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
ou

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasil
 Voltar a Noticias do ...
Tela cheia Sugerir um artigo

Kaj ĉi-sejane okazas FLISoL Brazile kaj alilande!

24 de Abril de 2012, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1366 vezes
Traduções

Ekde 2005, multe de la komunumo de libera programaro rezervas en siaj agendoj la 4-a sabato de aprilo. Tiu estas la dato kiam kutime okazas FLISoL, la Latin-Amerika Festivalo de Instalado de Libera Programaro. En la venonta 28-a tago, tra la tuta Brazilo, estos homoj engaĝitaj pri kunhavigi scion kaj inviti la ne-komencitoj kompreni kial ni tiom amas la tiel nomata GNU/Linukso.

Pli ol 250 urboj partoprenantaj

Sed ne nur en Brazilo: la Latin-Amerika Festivalo de Instalado de Libera Programaro - FLISoL, kiel ĝia nomo implicas, estas internacia evento, kiu okazas samtempe en pluraj urboj en Latin-Ameriko. En Novo Hamburgo, en Guarulhos, en Campina Grande, en Petrolina, en Palmas, sed ankaŭ en Bonaero, Santo Domingo, Tegucigalpo aŭ Bogoto, tiu granda necentra festivalo estas organizata sur libervola bazo. Diversaj grupoj de uzantoj kune por promocii la uzon de libera programaro, prezentante ĝian filozofion, amplekson, progreson kaj disvolviĝon al la ĝenerala publiko.

La evento komenciĝis en Kolombio, kie en 2003 la Kolombia Komunumo de Uzantoj de Libera Programaro "Colibrí" okazigis la unuan Festivalon de Instalado de Libera Programaro Colibrí (FISLC) nacinivele. La fundamentoj de la filozofio de la okazaĵo estis jam tie: senpaga eniro, direktita al la ĝenerala publiko, celante promocii la uzon de libera programaro kaj interŝanĝo inter la jam-uzantoj.

En la okazaĵo, partoprenis ok kolombiaj urboj, komencante la tradicion de samtempeco ke FLISoL, kreita unu jaron kaj duonon poste, fine heredis. En la unua eldono de la evento, partoprenis en la Internacia Festivalo 106 urboj el 13 landoj.

Hodiaŭ, firmiĝinta, la okazaĵo restas senpaga kaj malferma al ĉiaj publikoj: scivola, interesataj kaj amantoj de libera programaro. Volontuloj subtenas la instaladon de libera programaro, kiel distribuaĵoj de GNU/Linukso, sistemoj BSD kaj libera aplikaĵoj (ankaŭ por Windows, ekzemple) ĝenerale, kaj kunhavisgas la filozofion en neformalaj babiladoj.

Krom promocii la uzadon de libera programaro ĝenerale, FLISoL ankaŭ oferas prelegojn kaj kursetojn por la komunumo kiu jam eniris tiun universon, tiel ke la eventoj estu interesaj ankaŭ por la komunumoj pri libera programaro.

Semajno de Libera Programaro en USP

Ĉi-jare, la komunumo de esploristoj kaj uzantoj de libera programaro, el Universitato de San-Paŭlo iris pli for, kaj profitis la daton de FLISoL, kuniĝis kun FLISOL-SP, por promocii la Semajnon de Libera Programaro en USP.

De morgaŭ (23/04) ĝis vendredo, en USP (kampuso de Ĉefurbo kaj Orienta), serio de prelegoj kaj metiejoj traktos kaj teknikajn temojn, kun prezentoj kaj diskutoj de liberaj iloj, kaj pli ampleksajn temojn, traktante etikajn demandojn kaj merkaton. Sabaton (28-a de 04), ankaŭ kun la helpo de la "USP-a" komunumo, FLISOL-SP okazos en la varmeta SESC-Pinheiros.

La aktivaĵoj estas direktitaj same al uzantoj kiuj jam kutimiĝis, kiel al homoj kiuj ankoraŭ nur tuŝoprobas tiun universon. Inter la temoj diskutataj, la merkato por libera programaro, kopirajto, patentoj kaj libera kulturo, metiejoj por programistoj kaj tiuj, kiuj volas esti programistoj, kaj kompreneble, InstalFesto.

Ĉiuj eventoj, same la Semajno de Libera Programaro de USP kiel FLISOL, estas senpagaj sed iuj aktivaĵoj postulas antaŭan registron. Kontrolu sube la lokojn de iuj el la okazaĵoj, malkovru la FLISoL-on plej proksiman al vi domo, kaj aperu! Kunportu familion, najbarojn, kaj ne perdu la oportunon por diskonigi liberan programaron kaj fari novajn amikojn.

Lernu pli:

I Semana de Software Livre da USP

FliSol Guarulhos e Alto Tietê (SP) 

Flisol Natal e Parnamirim (RN)

FliSol Porto Alegre (RS)

Flisol Salvador (BA)

FliSol Curitiba (PR)

FliSol Uruaçu (GO)

FliSol Brasília (DF)

Lista de todas as cidades do Brasil com FliSol


Tags deste artigo: ssl usp 2012 flisol