Filipe Saraiva, disvolvisto de KDE de antaŭ 6 jaroj kaj partoprenanto en fisl13, rakontis ke ene de la projekto KDE ekzistas subprojekto nomata KDE/EDU, kie instruistoj, programistoj, kodrompistoj, kaj aliaj interesatoj disvolvas programojn per la teknologio de KDE. Laŭ li, estas disponeblaj diversaj aplikaĵoj kreitaj ekskluzive por eduka uzado.
Li mencias Kgeography, kiu estas ero kiu celas geografian instruadon, kie eblas vidi flagojn de regionoj, mapojn, ĉefurbojn, kaj plurajn aliajn aferojn; blinKen, kiu estas memorludo simila al la ludilo “Genius” de la fabrikisto Estrela (angle tiu ludo estas konata kiel “Simon”), ĉar ĝi estas bonega maniero prilabori memoron de infanoj; Kig, kiu oferas kartezian ebenon por geometria desegnado; KmPlot, programo kiu desegnas grafikaĵojn el ekvacio; kaj fine Kturtle, kiu didaktike prezentas konceptojn pri komputil-programado, donas al la lernantoj tre fruan aliron al programlingvoj, kaj tiel povas naski novajn programistojn.
Oni povas trovi tiujn kaj multajn aliajn ĉe la oficiala retejo de la projekto: http://edu.kde.org
Filipe Saraiva komentis ke fisl estas grava loko por dialogo inter la programistoj kaj instruistoj interesataj pri la uzo de l' aplikaĵoj KDE/EDU en lernejoj, kaj ankaŭ estas oportuno por reaktivigo kaj formado de komunumoj por interŝanĝo de informoj kaj sugestoj. Laŭ li, la fortigo de tiuj komunumoj estas nepra por establi dialogojn kun la registaro, kaj por ke tiuj dialogoj formu kaj reformu publikajn politikojn por teknologia inkluzivigo, kun celoj bone difinitaj, tempoplanado por longtempa agado kaj pli granda investo je kvalita libera programaro.
La komunumo de KDE havas budon en la foiro de fisl por ekspozicio de projektoj, vendado de kelkaj KDE-aj memoraĵoj, kiel T-ĉemizoj kaj ŝlosil-ringoj, krom la simpatia ĉeesto de la verda drako Konqi.
Verkita de Rafaela Melo (UFRGS)