Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

Tela cheia

Prelegantoj

25 de Março de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 1486 vezes
Traduções

Vidu tiujn kiuj prelegis en fisl12:

 

Daniel_domscheit-bergDaniel Domscheit-Berg - (antaŭe konata sub la pseŭdonimo Daniel Schmitt) estas teknologia aktivisto. Li estas pli konata pri sia antaŭa laboro, kie li estis proparolanto de WikiLeaks por Germanio. Antaŭ ol labori kun Wikileaks, li havis rilatojn kun la germana kodrompista grupo The Chaos Computer Club. Post ol eliri el Wikileaks, ĉi-jare li kreis novan retejon pri anonima diskonigado de sekretaj dokumentoj nomatan OpenLeaks.

 

KarlissonKarlisson Bezerra - TTT-programisto kaj ilustristo, profesiulo de grafikaj artoj, li estas la kreinto de “Nerdson não vai à escola“, blogo de bildstrioj kiu montras humure la vivon de nerdoj kaj “geek”-ok. Li havas grandan sperton kun liberaj iloj, kiel Gimp kaj Inkscape.

 

 

Bruno_souzaBruno Souza - Fondinto kaj gvidanto de SouJava, li estis elektita por la Plenuma Komitato de JCP en majo. Tiu komitato estas la plej grava grupo por difini la direkton de la teknologia Java. Ekde 2007 ĝis 2009, Bruno estis konsilanto de Administrado de Open Source Initiative, kaj tie li nun okupas emeritan staton.

 

 

Jacob_appelbaum

Jacob Appelbaum - Li estas sendependa esploristo pri komputila sekureco. Nuntempe dungita de la Universitato de Vaŝintono, li estas membro de la kerno de la Projekto Tor. Li estas konata ĉar li reprezentis WikiLeaks en la Konferenco Hope de 2010. Poste, li estis daŭre persekutata de usonaj regulaj agentejoj, kiuj akiris juran ordonon por peti datumojn de lia profilo en Twitter, arestis lin 5-foje ĉe la bordo de Usono post vojaĝoj al aliaj landoj kaj konfiskis tekkomputilon kaj plurajn poŝtelefonojn.

Jon_phillipsJon Phillips - fondinto kaj disvolvisto de Fabricatorz, malferma kaj monda entrepreno kiu produktas kreivajn kaj komercajn projektojn. Li estis unu el la fondintoj de Aiki Lab en Singapuro, de Aiki Lab Cultural Center en Damasko kaj de Aiki Framework Open Source Web Software. Li helpis lanĉi la malfermkodan desegnoprogramon Inkscape, fondis Open Clip Art Library, instruis dizajnon kaj teknologion en Instituto de Arto San Francisco, konstruis komunumojn kaj strategiojn de negocoj Creative Commons ekde 2005 ĝis 2008 kaj estas Direktoro de Komunumo de Status.Net (Identi.ca).

 

KirschnerMatthias Kirschner - Li estas la kunordiganto de la germana teamo de la Fondaĵo por Libera Softvaro. Li estas uzanto de GNU/Linux ekde 1999. Jam dekomence li interesiĝis pri la politikaj kaj sociaj aspektoj de Libera Softvaro, kaj decidis studi Politikon kaj Administadon en la Universitato de Konstanz kaj la Universitato de Potsdam.



James_beasley__headshot_peqJames Beasley - Li estas la Direktoro por Disvolvo kaj Negocoj de la softvaro Atom en la Grupo pri Softvaro kaj Solvoj de Intel. Li estas jam 10 jarojn en Intel, kie li prenis diversajn rolojn, ekzemple Tutmondan Direktoron, Regionan Direktoron APAC kaj MNC, kaj Linux OSV / Open Source, loĝante en Singapuro. Li havas MBA-on de Universitato de Kalifornio kaj studis en Jochi Daigaku en Tokio, Japanio, kaj en la Universitato de Maastricht en Nederlando.

Verdi

Michael Verdi - Li eniris la subten-teamon de Mozilla en 2010 kiel administriston pri enhavo. Krom krei dokumentaron por Firefox kaj screencasts (videaĵoj kreitaj de la komputila ekrano por ekz. montri kaj instrui funkciojn de softvaro) por 400 milionoj da uzantoj, li antaŭ tio estis kunaŭtoro de la libro "Sekretoj de Videoblogado" kaj kreis la video-lernilojn Freevlog.

 

BruceBruce Momjian - Kunfondinto de la Monda Grupo de Disvolvado PostgreSQL, li laboras kun PostreSQL ekde 1996. Li estas aŭtoro de la libro "PostreSQL: Enkonduko kaj konceptoj", publikigita de Addison-Wesley. Bruce estas dungito de EnterpriseDB. Antaŭe, li estis dungito de SRA Japan kaj Great Bridge LLC. Ĉiuj estas entreprenoj por subteno al PostgreSQL. Li jam prelegis en diversaj internaciaj konferencoj pri malferma kodo.



Suzuki

 Takanori Suzuki - Li estas membro de la komunumo Zabbix-JP. Nuntempe li laboras por Miracle Linux, distribuisto en Azio, ekde 2007. Li estas partoprenanto tre aktiva en la komunumo Zabbix, kaj estas laborinta por doni servojn de Zabbix.

 



TimbrayTim Bray - Li estas programisto, fondis du entreprenojn kaj skribis pli ol unu milionon da vortoj en sia blogo. Nuntempe, li estas Varbista Disvolvisto en Google, fokuse sur Android.

 

 

TrevorjohnsTrevor Johns - Inĝeniero de disvolvado de programoj por Android en Google. Antaŭ kiam li eniris la teamon Android, li laboris en Google Data APIs por Blogger, Google Calendar, Contacts kaj Spreadsheets. Li diplomiĝis en la Universitato de Sudo de Kalifornio, kie li akiris magistron pri Komputo-Scienco kaj bakalaŭron pri Inĝenierarto de Komputado.

 

Lenz

Lenz Grimmer - Membro de la teamo de Administrado de Linuksa Produktaĵo de Oracle,  li estas engaĝata kun Linukso kaj malferma kodo ekde 1995. Ekde 1998 ĝis 2002, li laboris kiel inĝeniero de distribuaĵo por SuSE AG en Nuremberg, Germanio. Poste, li eniris en MySQL AB kiel inĝeniero de lanĉado kaj post tio li fariĝis membro de la teamo de komunumaj rilatoj de MySQL. En tiu posteno, li pasis tra la transiro de Sun Microsystems al Oracle.

Wikimedia_barry_newsteadBarry Newstead - Ĉefo de monda disvolvado (CGDO) de Wikimedia Foundation (WMF). Li gvidas la klopodojn de WMF por subteni la kreskon de la Wikimedia-projektoj en la disvolvanta mondo (kun emfazo en Hindio, Brazilo, arabaparolanta Mezoriento kaj norda Afriko), krei produktaĵojn kaj servojn porteblajn kaj nekonektitajn, kiuj kapablas pligrandigi la antigopovon de la kono kreita de Wikimedia.

 

Wikimedia__jessieJessie Wild - Ŝi laboras kiel administristo de specialaj projektoj en la departamento de monda disvolvado de Wikimedia Foundation. Ŝi kontribuis kun serio da iniciatoj en lokoj kiel Hindio, Brazilo kaj landoj de nordo de Afriko. Ŝi subtenas la disvolvadon de strategioj por poŝtelefonoj kaj nekonektitaj strategioj, kunordigas la rilaton kun universitatoj kaj kun la komunumo de apertaj edukaj risurcoj.

 

 CharlineCharline Poirier - Ŝi havas doktoran diplomon pri antropologio kaj pasigis sian karieron esplorante kiel la teknologio modifas la vivon de homoj. Ŝi eniris la grupon pri dizajno de Canonical kiel gvidanto de la programo de esploro de uzantoj. Ekde kiam ŝi eniris en Canonical, ŝi disvolvas serion da esploroj por garantii ke Ubuntu estu utila, uzebla, kaj agrabla al siaj uzantoj.

 

Leonardo da Mata - Magistra studento pri komputoscienco en la Universitade Federal de Minas Gerais. Li laboras en International Syst en la disvolvado de distribuaĵoj de Linukso por edukaj platformoj, inkluzive Metasys MeeGo.

Leocunha_ajustadoLeo Cunha - Li estas estra softvar-inĝeniero de Qt, Nokia, kaj parto de la teamo de UI (uzanto-interfaco) de Qt per QML kaj la projekto Qt Quick Components. Li havas magistran diplomon pri Komputoscienco de UFPE kaj antaŭe li laboris en INdT (Instituto Nokia de Tecnologia) kreante aplikaĵojn por porteblaj aparatoj.

 

 

NoirinNoirin Plunkett - Ŝi komencis en aperta fontokodo kun Apache, helpante la projekton de dokumentado de httpd. En unu jaro, ŝi estis varbita al la teamo de planado por konferencoj, kiun ŝi nun estras. Ŝi ankaŭ estis engaĝata kun la Projekto de Komunuma Disvolvado de Apache kaj antaŭ tio ŝi estis administristo de Google Summer of Code.

 

AlexeiAlexei Vladishev - Li estas aŭtoro de Zabbix, malfermkoda aplikaĵo por monitori entreprenan kvaliton, kaj ankaŭ fondinto de Zabbix SIA (Ltd), la entrepreno kiu disvolvis Zabbix, kiu estas programo kiu helpas entreprenoj plurmaniere, ekde la malaltnivela monitorado de ekipaĵoj ĝis statistikoj SLA je la nivelo de negocoj.



BrunooliveiraBruno Oliveira - Inĝeniero de Developer Relations en la teamoj de Android kaj Orkut de Google, li laboras cele al pligrandigi kaj plifortigi la komunumon de programistoj ĉirkaŭ la teknologioj de Google, kun speciala emfazo je pligrandigi la engaĝon de brazilaj programistoj kaj helpi ilin krei aplikaĵojn altkvalitajn kaj sukcesajn, kaj en Android, kaj en Google.

 

DangalpinDaniel Galpin - Programisto kaj instigisto de la teamo Android de Google, li fokusas siajn klopodojn je ludoj kaj OpenGL, kaj laboras kaj kun la medio Dalvik kaj kun NDK. Antaŭ kiam li aniĝis al Google, li jam laboradis kun Android. Li disvolvis plurajn aplikaĵojn pri medioj, unu videan instruilon, kaj estis teknika reviziisto de fama libro pri la sistemo.

John Ceccarelli - Li estras la inĝenierado por la malfermkoda projekto NetBeans kaj por la Java-profililo VisualVM. Li komencis labori en Sun Microsystems en 2001 kiel teknika verkisto kaj ekde tiam li okupis variaj postenoj, inkluzive administristo de teknikaj publikigaĵoj, administristo de inĝenierado kaj ĉefo de lanĉoj de NetBeans 6.9.

Binky-smallRoger Brinkley - Li estas varbisto por Java kaj komunumestro por la komunumoj Embedded kaj Mobile ĉe Oracle. Li partoprenas la teamon de varbado de la grupo Platformo Java, estis ano de la grupo Open Source de Sun kaj laboras kiel Track Lead (vojgvidanto) por la Komitato de la Projekto JavaOne. Li havas pli ol 30 jarojn da sperto en la industrio, kun pli ol 16 jaroj ĉe Sun kaj Oracle. Li ofte prelegas en teknikaj konferencoj tra la mondo kaj gastigas la ĉiusemajna podkasto Java Spotlight.

 DalibortopicDalibor Topic - Li loĝas en Germanio kaj laboras kiel ambasadoro Java FOSS por Oracle. Le eniris la projekton OpenJDK por helpi igi ĝin sukcesa malfermita projekto, kaj restis tie por plifirmigi Java-n en la distribuaĵoj de Linukso, kiel referenculo pri libera kaj aperta Java. Li eniris la strategian teamon de Oracle por helpi doni retrokomunikon al la komunumo, en plana strategio por longa tempo.

 

Arun_guptaArun Gupta - Li estas varbisto de Java EE kaj Glassfish, kiu laboras en Oracle. Li havas pli ol 15 jaroj da sperto en la industrio de programaro laborante kun la platformo Java (TM) kaj diversaj aliaj teknologioj TTT-rilataj. Nuntempe li celas krei kaj pligrandigi la komunumon ĉirkaŭ Java EE kaj Glassfish. Li estas kune kun Java EE ekde ties origino kaj kontribuis dum ĉiuj lanĉoj.

 

Simon_ritterSimon Ritter - Li estas varbisto de la teknologio Java en Oracle. Li estas bakalaŭro pri fiziko de la Universitato de Brunel en Britio. Li laboris origine en la areo de uniksa disvolvado en la Laboratorioj de Uniksaj Sistemoj de AT&T, kaj poste en Novell. Li translokiĝis al Sun en 1996 kaj al Oracle kiam Oracle akiris Sun.

 

Luke_kowalskiLuke Kowalski - Vicprezidanto de la grupo de korporacia arkitekturo en Oracle. Li helpas pri teknologia politiko, industriaj normoj, komunumo, kaj registaraj aferoj. Li ankaŭ laboras pri la planado de integrado M&A, kun interna konsilado kaj korporacia disvolvado. Li regas kelkajn korporaciaĵojn, kiel alirebleco, intertrakteblo kaj eksterna ĉeesto.

 

Dave_stokesDave Stokes - Li estas komunum-administristo de MySQL en Oracle kaj uzas MySQL dum pli ol 15 jaroj. Antaŭe li estis administristo de atestado pri MySQL kaj jam prelegis al grupoj tiel diversaj kiel American Heart Association (Usona Asocio pri Koro) kaj Xerox.

 

 

AnilgaurAnil Gaur - Vicprezidanto de Platformo Java, Enterprise Edition kaj de la servilo Glassfish, en Oracle, grupo Fusion Middleware. Responsulo pri la kreado de la normoj Java EE, referenca realigado kaj aro da testoj por kongrueco. Li estas gvidinta la evoluon de Java EE al la "nubo" kaj al la ĉirkaŭaĵo PaaS per la normo Java EE 7. Antaŭ tio, li administris la disvolvon de la platformo Java EE 6 kaj SDK.

 

JonheadshotJoe Melamut - Vicprezidanto de produktaĵoj kaj operacioj, servoj OEM. Li estras la mondan teamon de kampa inĝenierarto kaj disvolvado de produktaĵoj, laborante kun la ĉefaj ODMs, OEMs, poŝtelefon-operaciistoj kaj aliaj organizaĵoj kiuj volas oferi porteblajn platformojn, komputadajn platformojn kaj servilojn kun Ubuntu jam instalita, la ĉefrolulo en la mondo pri Linuksaj operaciaj sistemoj, kaj elstariĝanta ĉefrolulo en nuba komputado.

Helio_chissini_de_castroHelio Chissini Castro - Li agis dum 10 jaroj kiel programisto de KDE, en Mandriva Conectiva. Li ankaŭ laboris kun la disvolvado de aplikaĵoj en C++ kaj C. Lia programsperto ampleksas ekde platformoj Amiga ĝis Linukso/Unikso kaj Win32. Nuntempe li laboras en Collabora kiel dojena programisto en variaj projektoj.


Rodrigo_viviRodrigo Vivi - Li estas komputad-inĝeniero diplomita en UNICAMP. Engaĝata kun Linukso ekde 2002, li laboris en Linux Technology Center de IBM en Instituo Nokia de Tecnologia, kun Linukso en enkorpigitaj sistemoj. Nuntempe li laboras en Collabora, kaj havas Nokia-n kiel ĉefan klienton. Li partoprenas teamon pri rendimento de produktaĵo kun Maemo/Meego.

Omar_toral2Omar Toral - Direktoro de trejnado de Ecossistema de Software por Latin-Ameriko, li estas membro de la grupo de programaro kaj servoj. La grupo stimulas novkreadon en teknologio Intel, plivalorigante la sendependajn softvar-eldonistojn (ISV, en la angla mallongigo) per reto da programoj kiuj celas doni pli bonan sperton al la fina uzanto, kunfandiĝante la ĉefajn spertojn de ĉiu entrepreno.

David-mirzaDavid Mirza - Spertulo pri sekureco kaj aperta fontokodo, li komencis sian prefesian vivon kiel fondinta membro de Security Focus, aĉetita de Symantec en 2002. Dum tiu tempo, li moderigis la liston Bugtraq, kiu estas forumo historie grava por la diskutado pri sekurec-vundebloj, dum pli ol kvar jaroj.


Electra2Corinna "Elektra" Aichele - Ŝi estas la reinto de la nova generacio de liberaj protokoloj por liberaj retoj, B.A.T.M.A.N. (Better Approach To Mobile Ad-hoc Networks). Ŝi partoprenis la konstruon de liberaj retoj kaj doni lecionojn pri la temo en Bangladeŝo, Hindio kaj Afriko. Ŝi estas la aŭtoro de la libro Mesh: Drahtlose Ad-hoc-Netz kaj kunaŭtoro de la libera libro Wireless Networking in the Developing World, monda referenco en la areo de liberaj retoj kun milionoj da elŝutoj.

Diego

Diego Búrigo Zacarão - entuziasmulo de libera programaro, li kontribuas kun la komunumo ekde 2006, kiam li komencis sian vojaĝon per la projekto Fedora. Nuntempe, li laboras disvolvante TTT-platformon por administri tradukojn, nomata Transifex (http://www.transifex.net), kaj li estas la kunkreinto de la projekto.

 

Armando_neto

Armando Neto - Li partoprenas en la programo Mozilla JetPack Ambassadors, kaj aktuas en la disvastigado de teknologioj disvolvitaj de Mozilla, kun speciala fokuso sur la ilaro por disvolvado de etendoprogramoj (aldonaĵoj) por Mozilla Firefox.


Denis

Denis Gilmore - Li estas membro de Fedora Infrastructure, kaj antaŭe li estis en la estra komitato de la teamo Extra Packages por Enterprise Linux (EPEL), FESCo kaj Fedora Project Board. Li helpis krei EPEL-on.

 

 

DaveDave Crossland - Konsultanto de Google por la projekto Web Fonts. Diplomita en 2009 en la programo MA Typeface Design per la universitato Rading, oni elektis lian akademian projekton por la lanĉo de Google Web Fonts, kaj ĝi fariĝis la defaŭlta tiparo de GNOME.

 

 

AndrewAndrew Gerrand - Li estas defendanto kaj aktivulo de la programlingvo Go, libera projekto por igi la programistojn pli produktivaj. Ĝiaj mekanismoj de kunrula funkciado faciligas verki programojn kiuj bone profitos multiprocezaj kaj retkonektitaj maŝinoj, dum ĝia novkreita tipsistemo ebligas flekseblan kaj modulan konstruadon de programoj.

 

Jaredsmithpresspic1

 

Jared Smith - Gvidanto de la projekto Fedora, li laboras en la projekto Fedora Docs kaj en la teamo Fedora Infrastructure, plejofte en la servilo Fedora Talk.

 


CarolCarol Smith - Ŝi estas administranto de la programo Google Summer of Code. Komencita en 2005, la programo ebligas ke pli ol 2.500 lernantoj de 98 landoj kontribuu, sub la kontrolo de profesia gvidanto, fontokodon por pluraj projektoj de libera programaro.

 


StormyStormy Peters - Ŝi estas gvidanto de Developer Engagement de Mozilla, konsilanto de The Humanitarian FOSS Project (HFOSS), OpenSource World kaj IntraHealth Open. Ŝi laboris kiel plenuma direktoro de GNOME Foundation, plifirmigis la komunumon OpenLogic's Expert Community, fondis kaj kondukis la oficejon de aperta fontokodo programo de HP.


TobiTobias Oetiker - kreinto de la programoj MRTG, RRDTool kaj Smokeping. Li laboras hodiaŭ kiel spertulo pri teknologio de informadiko en OETIKER+PARTNER AG kaj kunlaboras kun multaj projektoj de libera programaro. Li havas magistran diplomon pri Elektra Inĝenierarto el Swiss Federal Institute of Technology kaj li estas aŭtoro de la libro “The Not So Short Introduction to LaTeX2e”.

Chofmann1Chris Hofmann - Kiel direktoro de inĝenierarto kaj specialaj projektoj de Mozilla Foundation kaj Corporation, li gvidas esplorojn kaj disvolvojn fare de miloj da liberaj kunlaborantoj tra la tuta mondo kaj li kontribuis por ĉiu eldono de la retumiloj Netscape kaj Mozilla ekde 1996. En 2004, li administris kaj realigis la unuan mondan lanĉon de Mozilla Firefox 1.0, kio metis la retumilon sur la vojon por mirinda kreskiĝo en la merkato (Firefox estas disponebla en pli ol 70 lingvoj, inkluzive en Esperanto).

Maddog

Jon "Maddog" Hall - Prezidanto kaj fondinto de Linux International, li havas pli ol 40 jarojn en la industrio pri programado. Li okupas la plej grandan parton de sia tempo en eventoj pri libera programaro tra la mondo kaj, laŭ li mem, fisl estas la plej granda komuna evento pri libera programaro de la planedo.

 

SimonphippsSimon Phipps - Konata kaj respektata estro en la komunumo de libera programaro. Li laboris rekte kiel inĝeniero, programisto kaj analizisto pri informadikaj sistemoj, kaj ankaŭ estris softvareldonejon. En la 80-aj jaroj, li laboris kun la normoj OSI, kaj helpis enirigi kaj Java-n kaj XML-on en IBM. Hodiaŭe li tenas aktivan intereson pri organizoj pri libera programaro kaj aperta fontokodo, inkluzive la konsilantaroj de OpenSolaris, Open JDK, OpenSparc kaj Gnome.

800px-jeremy_allison

Jeremy Allison - programisto konata pro siaj kontribuoj por la komunumo de libera programaro, notinde por Samba, kiu estas rekonstruo de la reta protokolo SMB/CIFS, lanĉita sub ĝenerala publika permesilo GNU. Aliaj kontribuoj inkluzivas la unuajn versiojn de la pasvort-rompilo pwdump.


Tony_wassermanTony Wasserman - Profesoro pri Praktiko en Softvar-Administrado en Carnegie Mellon en la Silicia Valo, kaj plenuma direktoro de la Esplor-Centro pri Aperta Fontokodo. Antaŭe Tony estis direktoro de Mobile Middleware Labs el la sekcio pri Middleware de HP, kie li administris programteamon kiu laboris pri programar-infrastrukturo por porteblaj retaj servoj. Li estas doktoro pri komputadoscienco el la universitato de Wisconsin - Madison kaj bakalaŭro pri matematiko kaj fiziko el UC Berkeley.

RandalRandal L. Schwartz - Li estas kunaŭtoro de diversaj libroj vaste uzataj pri la programlingvo Perl. Li verkas regule artikolojn pri Perl por pluraj fakaj revuoj kaj popularigis la rubrikon “Just another Perl hacker”. Li estas fondinta ano de Perl Mongers, la baza monda organizo de Perl-apogantoj. Aktuale, li estas ano de Squeak Oversight Board, kiu kontrolas la programlingvon Squeak.


Tags deste artigo: prelegantoj fisl fisl12