Ir para o conteúdo
29 JUN / 02 JUL 2011
Centro de Eventos PUCRS - Porto Alegre - Brasil
Agende-se para o fisl13! De 25 a 28/07/2012
ou

<a href='/fisl12/patrocinadores'><span>Patrocinadores</span></a>

<a href='/fisl12/mostra-de-solucoes-e-negocios-livres'><span>Mostra de Negócios Livres</span></a>

fisl en la reto

 Voltar a Notícias
Tela cheia Sugerir um artigo

fisl12 realigas antaŭlanĉon kun vesperfesto

18 de Maio de 2011, 0:00 , por Software Livre Brasil - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 786 vezes
Traduções

Cultura3fisl12 — Forumo Internacia de Softvaro Libera — okazigas antaŭlanĉon la 20-an de majo, kun muzikaj prezentoj fare de port-alegranaj artistoj ligitaj al la movado de libera teknologio kaj kulturo. Ĝi okazos en Entreato Bar, en Porto Alegre, RS.

La vesperfesto kalkulos je la partopreno de Richard Serraria, ano de MPB (movado gvidata de muzikistoj kaj aktivujoj de libera kulutro, kiu celas realigi dialogan spacon pri muziko, teknologio kaj kunlabora komunikado) kaj Instituto Brasilidade (kultura instituto kreita por disvolvi kaj instigi la brazilan popolan kulturon en la ŝtato Rio Grande do Sul). Ankaŭ okazos fotografia ekspozicio kaj projekcio de aŭdivideaĵojn rilate al la temo, kiel “A Guerrilha Midiática”, de Coletivo Catarse (aro de komunikistoj ligitaj al la konstruo de alternativoj kiuj plifortigos la sendependan kulturon kaj gazetaron).

fisl, en ĉiuj reokazoj, promocias la festivalon de libera kulturo, kiu okazas dum la aranĝo kaj celas ke hackers, artistoj, programistoj kaj kulturaj produktistoj kunvenu kaj kunproksimiĝu, cele al la maturiĝo de libera programaro kiel bazo por la disvastigado de libera kulturo. Dum fisl12 okazos metiejoj, prelegoj, artaj prezentoj kaj noktaj festoj.

La antaŭlanĉa vesperfesto de fisl12 komenciĝas je la 20-a horo, en “Entreato Bar”, Strato “Rua da República”, 163. La enirkotizo estas R$10,00.

fisl12 okazos ekde la 29-a de junio ĝis la 2-a de julio, en la Centro de Eventoj de PUCRS, en Porto Alegre, RS, Brazilo.


Tags deste artigo: kulturo festivalo fisl

0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.