ALIĜOJ FERMITAJ
La serĉo de uzanto-grupoj interesataj partopreni en fisl estis granda ĉi-jare kaj ĉiuj 40 vakoj elĉerpiĝis kelkajn semajnojn antaŭ la evento.
Vidu la uzanto-grupojn konfirmitajn por fisl12
Ĉiujare, fisl malfermas spacon por uzanto-grupoj. Nia celo estas oferi spacojn por ke la grupoj montru sian laboron, interŝanĝu spertojn kaj plifortiĝu.
Kio estas uzanto-grupo?
Uzanto-grupoj celas diskonigi spertojn kaj informojn per la kunlaboro de siaj membroj. Tial, ili estas tre gravaj por diskonigo de scio.
Agado
Inter la aktivaĵoj de uzanto-grupoj estas kunsidoj kiuj ebligas interagadon de la grupanoj kaj interŝanĝo de konoj; diskutado per retpoŝto kaj forumoj; kaj informiĝo per la retejo, kiu enhavas aktualajn informojn.
Kriterioj por taksado
La grupo devas havi 4 (kvar) reprezentantojn en la aranĝo; havi disponon kaj respondecon pri la spaco dum la kvar tagoj de FISL; havi kontribuojn por la komunumo; kaj havi retejon kaj dissendo-liston kun informoj pri la grupo por diskonigo.
Ĉu vi ŝatus komenti, sugesti, aŭ sendubigi iun aferon? Skribu al gufisl12@softwarelivre.org
Vidu la partoprenon de uzanto-grupoj sube:
Grupoj kiuj partoprenis en 2010, fisl11, vidu ĉi tie!
Grupoj kiuj partoprenis en 2009, fisl10, vidu ĉi tie!