Go to the content
or

 Go back to Programação
Full screen

Temajn zonojn

julio 14, 2016 4:47 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 686 times
Translations

Areas

Libera edukado

Edukaj ĉirkaŭaĵoj estas la unuaj atingitaj de novaj teknologioj. Do nenio estus pli natura ol ke edukado havu specialan ejon en FISL. Tiu ejo estas organizata de specifa laborgrupo kiu enhavas edukistojn, esploristojn, kaj amikojn de la temo. La programo estas distribuita ene de la ĝenerala enhavtabelo de la evento, sed ankaŭ ekzistas senpagaj aktivaĵoj en Spaco Paulo Freire, en la ekspoziciejo.

Metiejo de libera programaro

Workshop Software Livre (WSL — metiejo de libera programaro) estas la akademia evento de FISL, kie esploristoj kaj studentoj povas prezenti siajn verkojn, ricevi atestilon kaj publikigi en la analoj de la evento. Ekde 2000, WSL kaj FISL okazas ĉiujare.

La metiejo realigas debatojn pri la plej novaj temoj pri disvolvado, taksado, kaj adoptado de liberaj kaj malfermitaj programoj. La celoj de WSL estas kunigi diversajn segmentojn de la komunumo, rilate al kampo de scio, geografio, kaj spertnivelo; rekoni manierojn per kiuj esplorado pri liberaj kaj malfermitaj programoj povas interagi kun aliaj esplorkampoj; kaj diskuti direktojn por estontaj esploroj.

LERNU PLI PRI WSL

Libera robotiko

La festivalo de libera teknologio kunigas interesatojn pri cifereca kulturo, robotiko, kaj metareciklado por atelieroj, debatoj, kunvenoj, kaj prezentadoj. Krome, oni realigas atelierojn pri eduka robotiko en laboratorio muntita ene de la evento, kiu enhavas Arduinojn kaj plurajn materialojn por readaptado.

Areo de komunumoj

La areo de komunumoj estas unu el la plej gravaj iniciatoj de FISL. Ĉiujare, oni disponigas nobelan areon en la koro de FISL por ke ili sin instalu kaj tiel povu disvastigi siajn iniciatojn, interŝanĝi spertojn kun la vizitanta publiko kaj kun aliaj grupoj de la komunumo de libera programaro.

LERNU PLI PRI LA AREO DE KOMUNUMOJ

 



<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script> <!-- Piwik --> <script type="text/javascript"> var _paq = _paq || []; _paq.push(['trackPageView']); _paq.push(['enableLinkTracking']); (function() { var u = "piwik.colivre.coop.br/"; if(!u.match(/^https?/)){ var protocol = ("https:" == document.location.protocol ? "https" : "http"); u = protocol + '://' + u; } _paq.push(['setTrackerUrl', u+'piwik.php']); _paq.push(['setSiteId', 3]); var d=document, g=d.createElement('script'), s=d.getElementsByTagName('script')[0]; g.type='text/javascript'; g.defer=true; g.async=true; g.src=u+'piwik.js'; s.parentNode.insertBefore(g,s); })(); </script> <noscript><p><img src="http://piwik.colivre.coop.br/piwik.php?idsite=3" style="border:0;" alt="" /></p></noscript> <!-- End Piwik Code -->