Ir para o conteúdo
ou

 Voltar a Programação
Tela cheia

Elstaraj prelegantoj

7 de Abril de 2016, 18:59 , por Marcus Aurelius - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 800 vezes
Traduções

André Fabian Silva Delgado (Brazilo)
Profesiulo en la distribuaĵo Parabola GNU/Linux-libre: administristo de sistemoj, disvolvisto, kaj prizorgisto de pakaĵoj (spertulo pri kernoj), teknika subteno, kaj preleganto.

Christiane Borges Santos (Brazilo)
Ŝi estas teknologiisto pri komunikaj retoj, magistro pri elektrika inĝenierio, kaj nuntempe ŝi kursas doktoriĝan kurson pri inĝenierio. Ŝi estas adjunkta profesoro en IFG, kaj profesoras en la kampo de komputilaj retoj de pli ol 5 jaroj. Ŝi partoprenas kaj helpas la organizadon de eventoj pri libera programaro en la brazila ŝtato Goiás ekde 2006. Ŝi estas esploristo de CNPq kaj membro de la mastruma komitato de la grupo /MNT (Inoj en Teknologio). Uzanto de GNU/Linux ekde 2005. Fondinto de la grupo pri robotiko Metabotix. Membro de GYNBot kaj membro Hackerspace Area31.

Desireé Santos (Brazilo)
Magistriĝanta pri scienco de komputado (PUC-RS) kaj diplomita pri sistemoj por interreto (CEFET/RJ). Ŝi estas entuziasmulo pri lertaj metodologioj kaj enamiĝinta pri disvolvado de softvaro. Nuntempe ŝi laboras kiel konsilisto pri softvaro en ThoughtWorks Brasil. Ekde 2009 ŝi aktivas en la movado de malfermita aparataro, kaj disvolvas projektojn pri aŭtomatado kaj robotiko. Ŝi kunordigas la komunumon de Arduino en RJ (arduinrio), prizorgas arduinoBrasil kaj partoprenas en la hakspaco de Porto Alegre Matehacker. Ŝi partoprenas en la nacia kaj internacia komunumoj pri enkorpigitaj komputilaj sistemoj.

Eduardo Garcia - Enzo (Kostariko)
Li kunfondis kaj disvolvas metiejon pri drupalo nomatan Anexus [http://anexusit.com], kaj li estas unu el la ĉefaj prizorgantoj de Drupal Console [http://drupalconsonsole.com]. Li komenciĝis ĉe Drupal 6 dum la frua 2008 post ol labori dum multaj jaroj konstruanta retejojn el nenio per PHP kaj post multaj monatoj kontribuanta al kelkaj projektoj en PHP kun la celo aŭtomatigi la manieron, per kiu retejoj estis konstruataj.

Jomar Silva (Brazilo)
Elektronika inĝeniero, spertulo pri malfermitaj normoj kaj malfermita fontokodo. Li estas varbisto de disvolvantoj por IoT (interreto de aĵoj) kaj malfermita fontokodo en la grupo de softvaro de Intel en Brazilo.

Júlio Cezar Neves (Brazilo)
La 4-a Unikso en la mondo naskiĝis en Rio de Ĵanejro, pli precize en Cobra Computadores, kie Júlio laboris tiam. Tio estis pasio je la unua ekvido! Ekde tiam (1980), li agadas en tiu kampo kiel spertulo pri operaciaj sistemoj kaj programlingvoj. Kaj pro tiu afineco, kiam Linukso aperis, li estis unu el la unuaj kiuj funde studis ĝin kaj adoptis ĝin kiel operacian sistemon kaj filozofion por vivo. Aŭtoro de 3 libroj pri tiu temo, eksjunulo, nerdo, kaj granda aprezanto de malvarmega biero, Júlio ĉiam transdonadas scion, jen en klasĉambro, jen en kongresoj aŭ eventoj pri libera programaro aŭ eĉ en la drinkejo Boteco do Chico, lia preferata ejo. Por havi monon por aĉeti freŝan bieron, krom verki librojn li estas profesoro kaj laboras en granda firmao de informadiko.

 


0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.


<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script> <!-- Piwik --> <script type="text/javascript"> var _paq = _paq || []; _paq.push(['trackPageView']); _paq.push(['enableLinkTracking']); (function() { var u = "piwik.colivre.coop.br/"; if(!u.match(/^https?/)){ var protocol = ("https:" == document.location.protocol ? "https" : "http"); u = protocol + '://' + u; } _paq.push(['setTrackerUrl', u+'piwik.php']); _paq.push(['setSiteId', 3]); var d=document, g=d.createElement('script'), s=d.getElementsByTagName('script')[0]; g.type='text/javascript'; g.defer=true; g.async=true; g.src=u+'piwik.js'; s.parentNode.insertBefore(g,s); })(); </script> <noscript><p><img src="http://piwik.colivre.coop.br/piwik.php?idsite=3" style="border:0;" alt="" /></p></noscript> <!-- End Piwik Code -->