La programo de FISL estas kreata de la komunumo. Vi povas kunhavigi vian scion kun ni per prezentado de prelegoj aŭ metiejoj, aŭ per organizado de komunumaj renkontiĝoj. Baldaŭ vi ankaŭ povos voĉdoni por la aktivaĵoj kiujn vi preferas, se vi estis preleganto en FISL en la pasinta jaro.
Ĉu vi volas vidi la finan programon? Atendu! La organizantoj de la evento antaŭvidas ke oni prezentos la finan agendon en la dua semajno de junio =)
Rimarko: Ĉu vi havas akademiajn verkojn pri softvaro, aparataro, aŭ libera kulturo? Aliĝu al WSL (Workshop Software Livre), la akademia evento kiu okazas ene de FISL.
0sem comentários ainda