Ir al contenido

FISL16

o

eu vou!


 Regresar a Notícias
Pantalla completa Sugerir un artículo

Robotiko en bazlernejo

julio 13, 2015 19:33 , por Marcus Aurelius - 0no comments yet | No one following this article yet.
Viewed 37 times
Traducciones

De Dandara da Silva Gomes, el kunlabora raportado.

Roboto trairas la koridorojn de FISL16 (Foto: Ana Maria Müller)

Jam de kelkaj jaroj, du el la plej disputataj ĉambroj de FISL estas tiuj, kiuj enhavas la programon de la laborgrupoj pri edukado kaj robotiko liberaj. Ĉi-jare, la edukistoj kaj esploristoj turnas sin ankaŭ al la demando pri edukado pri robotiko al infanoj kiuj aĝas de 4 ĝis 10 jaroj, kiu estas malofte pritraktata temo, ĉar oni pensas ke ili estas tro junaj por kompreni kaj manipuli elektronikajn pecojn kaj robotikon.

La preleganto Martha Santos venis prezenti sian sperton por rompi tiun miton. Ŝi alportis la raporton pri “Metiejo pri Libera Robotiko”, kiun ŝi disponigas en lernejo Ethos, urbo Recife, ŝtato Pernambuco. La metiejo celas prezenti robotikon al infanoj en tiu aĝzono. La lernantoj frekventas la lernejon kaj matene kaj posttagmeze, partoprenante en la metiejo dum tiu parto de tago, kiu ne enhavas la devigajn studobjektojn.

Martha rakontis ke ŝi komencas tiun laboron unue prezentante al infanoj, kio estas robotiko, ĉiam montrante ke robotiko estas ne nur en filmoj, sed ankaŭ en ĉiutaga vivo, en ludiloj kaj elektronikaj elementoj. La rezultoj estas entuziasmigaj. La infanoj lernas kiel readapti kaj konstrui robotikajn novaĵojn el malnovaj ludiloj, pecoj kiujn ili forĵetus, aŭ simple akvo kaj salo. Tiu aplikado de ĉiutagaj objektoj montras ke, per simplaj kaj facilaj iloj, ĉiuj povas lerni pri robotiko.

Martha konklude rakontas ke la granda intereso vekita en infanoj estis tiel fruktodona ke ĉi-jare ili partoprenos en “Brazilaj Olimpikoj pri Robotiko”. Konu pli pri la projekto en la retejo colegioethos.com.br

 


0no comments yet

Publicar un comentario

Los campos son obligatorios.

Si eres un usario registrado, puedes iniciar sesión y automáticamente ser reconocido.


<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>