Go to the content

FISL16

or

eu vou!


 Go back to Conteúdos
Full screen

Konu la temajn zonojn de FISL

marto 18, 2015 12:20 , by Marcus Aurelius - | No one following this article yet.
Viewed 70 times
Translations

 

LIBERA EDUKADO

Edukaj ĉirkaŭaĵoj estas la unuaj atingitaj de novaj teknologioj. Do nenio estus pli natura ol ke edukado havu specialan ejon en FISL. Tiu ejo estas organizata de specifa laborgrupo kiu enhavas edukistojn, esploristojn, kaj amikojn de la temo. La programo estas distribuita ene de la ĝenerala enhavtabelo de la evento, sed ankaŭ ekzistas senpagaj aktivaĵoj en Spaco Paulo Freire, en la ekspoziciejo.

 


METIEJO DE LIBERA PROGRAMARO

Workshop Software Livre (WSL — metiejo de libera programaro) estas la akademia evento de FISL, kie esploristoj kaj studentoj povas prezenti siajn verkojn, ricevi atestilon kaj publikigi en la analoj de la evento. Ekde 2000, WSL kaj FISL okazas ĉiujare.

La metiejo realigas debatojn pri la plej novaj temoj pri disvolvado, taksado, kaj adoptado de liberaj kaj malfermitaj programoj. La celoj de WSL estas kunigi diversajn segmentojn de la komunumo, rilate al kampo de scio, geografio, kaj spertnivelo; rekoni manierojn per kiuj esplorado pri liberaj kaj malfermitaj programoj povas interagi kun aliaj esplorkampoj; kaj diskuti direktojn por estontaj esploroj.

>> La submeto de verkoj por WSL ankoraŭ ne estas malfermita. Plu akompanu la novaĵojn de nia retejo por scii pli.



LIBERA ROBOTIKO

La festivalo de libera teknologio kunigas interesatojn pri cifereca kulturo, robotiko, kaj metareciklado por metiejoj, debatoj, kunvenoj, kaj prezentadoj. Krome, oni realigas metiejojn pri eduka robotiko en laboratorio muntita ene de la evento, kiu enhavas Arduinojn kaj plurajn materialojn por readaptado.

 


GRUPOJ DE UZANTOJ

La uzanto-grupoj estas unu el la plej gravaj iniciatoj de FISL. Ĉiujare, oni disponigas nobelan areon en la koro de FISL por ke ili sin instalu kaj tiel povu disvastigi siajn iniciatojn, interŝanĝi spertojn kun la publiko, aliaj grupoj, kaj la komunumo de libera programaro.

>> La alvoko por uzanto-grupoj ankoraŭ ne estas malfermita. Plu akompanu la novaĵojn de nia retejo por scii pli.




<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script>