Ĉiujare la noticado de fisl13 estas farata kunlabore en la redakcio de la laborgrupo Komunikado, muntita ene de la foiro de la evento. Tie, profesiuloj, studentoj kaj entuziasmuloj interŝanĝas informojn kaj produktas la enhavon, kiun vi aŭdas, spektas kaj legas inter unu kaj alia prelego. La strukturo, kiuj inkludas ankaŭ la atelieron de la Televido kaj Radio Software Livre, estas tute okupata de volontuloj kaj la bona novaĵo estas ke la aliĝoj por partopreni la teamon estas jam malfermitaj.
Por partopreni necesas sendi mallongan vivprotokolon al comunicacao@softwarelivre.org kaj avizi pri tiu areo, en kiu vi ŝatus kunlabori: televido, radio, aŭ sociaj medioj.
Volontuloj partoprenos en trejnado antaŭ la okazaĵo, kie ili povas lerni pli pri libera programaro kaj libera kulturo kaj ricevos partoprenan atestilon, kiu estas akceptata kiel pruvo de komplementaj aktivaĵoj de la ĉefaj universitatoj en la lando.
Kunvenoj pri temlisto okazos dufoje tage, kunvenante ankaŭ la teamojn pri gazetaro kaj fotoĵurnalismo. La temoj traktataj kaj la fokuso de novaĵoj produktitaj estas diskutataj grupe, stimulante plidetaligon pri la konceptoj de libereco kaj kunlaborado, bazaj principoj de fisl.
Elŝutu ĉi tie la diskonigan afiŝon por la alvoko al volontuloj kaj helpu disvastigi la noticon ;)