Go to the content
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
or

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasile
 Go back to Noticias do ...
Full screen Suggest an article

Studanto 16-jaraĝa estas la unua aliĝinto konfirmita en #fisl13

Aprile 26, 2012 0:00 , by Software Livre Brasil - | No one following this article yet.
Viewed 1604 times
Translations
La amikoj Thomas Petry, Miguel Scott kaj Steff Vasem pozas kun John Maddog dum #fisl12, en 2011.

Ni kontaktis la unuan partoprenanton, kies registriĝo estis konfirmita por #fisl13. Miguel Mendes Scott havas 16 jarojn kaj studas la 3-an jaron de mezlernejo kaj la 3-an jaron de teknika kurso pri komputiko en Ivoti ene de la ŝtato RS.

Miguel, kiu sciĝis pri la okazaĵo lastan jaron, per diskonigado en lia lernejo, rapidiĝis por profiti la promocian aliĝon kun rabato - R$ 100,00 ĝis la 30/04, kaj R$ 50,00 por studantoj.

Li rakontas ke lia partopreno en la evento havis fundamentan gravecon en lia vivformiĝo:

"Mi opiniis ĝin mojosa kaj aliĝis por iri al la evento. Mi partoprenis en la 12-a reokazigo sciante malmultajn aferojn pri libera programaro, sed mi foriris kun alia impreso. Mia scio pri la afero estis pligrandigita, kaj mia intereso ankaŭ."

Li diras ke li eltrovis en fisl komunan filozofion, tiu pri libera kaj kunhava kono, kaj ekde tiam libera programaro fariĝis kreskanta intereso.

"Post la okazaĵo, mi serĉis alian enhavon, kaj eĉ trovis ke mi estis uzanto de libera programaro, kaj ke mi defendis - kaj ankoraŭ defendas - tion, kion multaj homoj pensas, koncerne al Libera Programaro kaj Linukso."

Inter la temoj kiuj interesis (kaj interesas) Miguel-on, estas la trakoj pri sekureco, programado ĝenerale. Li kaj liaj amikoj revenos al la okazaĵo denove ĉi-jare por daŭrigi la lernadon kaj aparteniĝon al la komunumo. Kaj li jam mendis prelegojn kaj temojn pri kiuj li volas lerni pli: "sekureco, ĝenerala programado, Linuksa programado por Android kaj retprovizo en nubo."

Pluraj el la sugestoj de Miguel estas jam kovritaj en la trakoj de la programo. La aliaj estis transdonitaj al la labor-grupo pri la eventprogramo, kiu prilaboras la kolektivan konstruadon de la tagordo de la evento. 

Miguel certe lernos multe denove. Kaj vi, kial ne malkovri liberan programaron ankaŭ? :)


This article's tags: miguel scott fisl13 fisl12 ivoti unua aliĝinto