La sekretario de novigo de la ministerio pri disvolvado, industrio kaj komerco, Nelson Fujimoto, konfirmis ĉeeston en la metiejo pri Ginga kaj entreprenismo kiu okazos en fisl13, kiel parto de la malfermo de la okazaĵo.
La aliĝo por la metiejo, kiu okazos la 26-an kaj 27-an de julio de la 14-a ĝis la 18-a horo, estas ankoraŭ malfermita kaj oni povas aliĝi per la retpoŝto si@mdic.gov.br aŭ je la horo de la metiejo. La vakoj estas limigitaj.
Ginga estas la meza programaro de cifereca televido en Brazilo. La atendo estas, ke kun la laŭgrada devigo de inkludo de tiu ilo en televidiloj fabrikitaj en Brazilo, la merkato por aplikaĵoj varmiĝu kaj iĝu alloga por reklamoj, registaraj servoj kaj regula programado.
Por pliaj informoj pri la metiejo, legu nian unuan afiŝon pri la ateliero ĉi tie en la retejo fisl13.