Go to the content
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
or

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brazil
 Go back to Noticias do ...
Full screen Suggest an article

Radio Libera Programaro renovigos sian stokon de muziko

July 4, 2012 0:00 , by Software Livre Brasil - | No one following this article yet.
Viewed 1392 times
Translations

Por alveni al fisl13 furore, Radio Libera Programaro komencis serĉi muzikaĵojn de artistoj kiuj liberigas siajn verkojn per liberaj permesiloj kiel Krea Komunaĵo kaj Copyleft. Se vi havas bonan informon, nepre sciigu nin per retpoŝto radio@softwarelivre.org.

Konsileto: bonega loko por serĉi estas la retejo Jamendo, kien alternativaj bandoj kutime metas sian enhavon.


Pri Radio Libera Programaro

La Radio Libera Programaro estiĝis ĉe tagiĝo la 19-a de junio 2009 en komuna operacio inter volontuloj el Porto Alegre (RS), San Carlos (SP) kaj Denver (Usono). Ĝi nuntempe elsendas 24 horojn tage liberajn kaj sendependajn kantojn, novaĵojn de la teknologia mondo, intervjuojn kaj kompletan noticadon de la Forumo Internacia pri Softvaro Libera, kiu okazas ĉiujare en Porto Alegre, kaj aliaj naciaj kaj internaciaj teknologiaj eventoj.

La tuta operacia strukturo kaj kreado de enhavo funkcias nur kun liberaj programoj kaj formatoj, kaj la radio prioritate elektas kantojn disponeblajn laŭ permesilo Creative Commons, de sendependaj sonregistraj firmaoj, de bandoj kaj artistoj kiuj kredas je la potencialo de kunlabora produktado kaj libera dissendo de muziko tra interreto.


This article's tags: fisl13 radio sl muziko