Ĉi tiuj estas la personoj kiuj plej ĵuse konfirmis siajn ĉeestojn. Vidu la plenan liston ĉi tie.
Amir Taak estas disvolvisto de ludoj kaj fariĝis konata pro tio ke li estas respondeca pro la disvolvado de la projekto Bitcoin.
Kristian Lyngstøl laboras en la disvolvado de Varnish Software ekde 2008, kun TTT-aj aplikaĵoj ekde 2000 kaj retejoj ekde 1995.
Alberto Azevedo estas fakulo pri sekureco de korporaciaj retoj kaj normoj pri sekureco. Li estis ĝenerala direktoro en Nova Era Informática e Telemática kaj la kreinto de la metodologio de sekureco ESP-h. Kodrompista aktivulo entuziasma pri la movado de libera programaro, li estas gvidanto de la projekto Security Experts Team kaj preleganto en internaciaj okazaĵoj. Li jam prelegis ĉe fisl, kun la fama parolado "Mi estas pirato jes, kaj vi?".
Aurélio Heckert estas programisto, cifereca dizajnisto kaj diskonigisto de libera programaro. Membro la teamo de disvolviĝo de Noosfero, la platformo sur kiu la retejo de fisl ruliĝas. Li estas kunfondinto kaj kunlaboranto de PSL-BA, TWikiBrasil, Inkscape Brasil kaj COLIVRE.
Seth Schoen laboras por Electronic Frontier Foundation jam de 10 jaroj, kaj nuntempe partoprenas en la ĉefa teknika teamo de la fondaĵo. En tiuj 10 jaroj, li kontribuadis por plibonigi la publikan komprenon pri teknologio kaj ĝiaj implikaĵoj por civilaj liberecoj. Antaŭ ol labori por EFF, Seth helpis krei la vivan linuksan distribuaĵeton LNX-BBC.
Felix Paul Kühne estas programisto kaj studento pri medicino. Felix laboris en la disvolviĝo de la populara senpaga spektilo VLC por OSX (Mac) dum la lastaj 9 jaroj, kaj iĝis la ĉefa programisto por tiu platformo en 2010.
Pli da prelegantoj konfirmas ĉeeston ĉe fisl13
majo 22, 2012 0:00 - | No one following this article yet.
Viewed 1244 times