Oni jam komencis sendi per retpoŝto la invitojn por la taksado de proponitaj agadoj por fisl13. La proceso estas dividita en du blokojn: en la unua, de 28 al 31 de majo, voĉdonas la membroj de ASL.Org, proponantoj de aktivaĵoj kaj partoprenantoj registritaj ĉi-jare; en la dua, de 1 al 5 de junio, voĉdonas la proponantoj kaj partoprenantoj de la pasinta jaro.
La taksa sistemo funkcias per la maniero nomata "svisa turniro", kie la taksanto ricevas parojn de proponoj kaj devas elekti unu. La proceso estas ripetata multfoje inter uzantoj, kaj tio ebligas ke la plej bonaj prezentoj elstariĝu.
La agadoj estos organizataj en la jenaj temaj areoj: Admininistrado, Disvolvado, Labortablo, Emerĝaj Temoj, Edukado, Ekosistemo (Ĉirkaŭaĵo), Metiejoj kaj Komunumaj Renkontiĝoj. La unua alvoko al la aprobitoj okazos ĝis la 18-a de junio kaj oni antaŭvidas ke la dua okazos ĝis la 25-a de la sama monato.