Vendredon, la 25-an de majo, estas la tago de la nerda fiero. Kio pli kongruas kun tio ol la plej granda renkontiĝo de komunumoj pri libera programaro de Latin-Ameriko? Certe festo en Eclipse Bar kun roko, videoludoj kaj distribuo de tri enirbiletoj por fisl13!
La eniro kostas R$ 10,00 por tiuj kiuj havos sian nomon en la listo (aldonu vian nomon per la retatreso contato@eclipsestudiobar.com.br) kaj R$ 15,00 alikaze. Eclipse Bar oferas pli ol 25 tipojn de bieroj, distilaĵoj, drinkaĵoj kaj fruktotrinkaĵoj. Ĝi estas ĉe la strato José do Patrocínio, 1240, en la kvartalo Cidade Baixa, en Porto Alegre. Pli da informoj haveblas per la telefonnumero (51) 3084 8110.