En la foto, Marcelo Branco, unu el la elpensintoj de la evento, kunordigas la debaton, en kiu partoprenis Gilberto Gil kaj la kunordiganto de Cifereca Kabineto de RS, Vinícius Wu.
Lundon (23), la okazaĵo Conexões Globais (Tutmondaj Konektoj) realigos la transdonon de premioj de la konkurso de kunlabora noticado, en Kultura Domo Mário Quintana en Portalegro.
La evento estis organizita de Associação Software Livre.org en partnereco kun la registaro de la ŝtato RS, kadre de la Tema Socia Forumo en januaro de ĉi tiu jaro, kaj tiam invitis ĵurnalistojn, fotistojn, blogistojn kaj libermediistojn ĝenerale por partopreni en kunlabora noticado.
La premio, patronita de EBC kaj de Secom/RS, havis pli ol 40 aliĝintajn verkojn en la kvar kategorioj. Ĵurnalistoj, videredaktistoj, filmistoj, fotistoj, reklamistoj estis parto de la juĝa komisiono, kiu elektis po tri gajnintojn en ĉiu kategorio ("Video", "Foto-noticado" kaj "Blogoj kaj retejoj").
La unua loko en ĉiu kategorio gajnos tabulkomputilon, la dua, tekkomputileton, kaj tiuj kiuj atingis la trian lokon ricevos eksteran durdiskon. Krome, la videaĵo pli atingita estos premiita per cifereca fotilo. Ĉiuj materialoj senditaj estis taksitaj per konsidero de kriterioj kiel kreivo kaj reprezenteco. Krom la donacoj, kiujn la unuaj gajnintoj portis hejmen, ĉiuj profitis de pli diversa kaj krea noticado, fortigis retan agadon, kunlaboradon kaj elstarecon de libermediistoj.
La premiado de la kunlabora noticado estas partnereco inter Conexões Globais 2.0, Sekretario pri Komunikado kaj Komputila Inkluzivigo de RS, Sekretario pri Kulturo de RS Ministerio de Kulturo, Empresa Brasil de Comunicação kaj Associação Software Livre.
Dum la premia koktelo, oni donacos verkon faritan de la artistoj Toniolo kaj Trampo mur-desegnistoj, al la Kultura Domo Mário Quintana. La panelo estis pentrita vive dum spektaklo kiu okazis en Conexões Globais 2.0.
Do se vi estas en Portalegro, noto sur la tagordo: premia ceremonio pri kunlabora noticado de Conexões Globais 2.0, lundon, 23-a tago, 19-a horo, en la ĉambro Luís Cosme de Kultura Domo Mário Quintana. Malfermita al la ĝenerala publiko.
Lernu pli: