Go to the content
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
or

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brasile
 Go back to Noticias do ...
Full screen Suggest an article

Aliĝoj malfermitaj por uzanto-grupoj

Aprile 19, 2012 0:00 , by Software Livre Brasil - | No one following this article yet.
Viewed 1400 times
Translations

La uzanto-grupo Java-RS ĉeestis kun simbolulon en fisl10. (Foto: RSJUG)

 

Ĉiujare, fisl malfermas spacon por ke komunumoj pri libera softvaro montru sian laboron kaj interagu ĉeeste. La aranĝo oferas strukturon por kunlaboro, kun 4 labor-pozicioj, por ĝis 40 grupoj.

La spaco funkcias kiel ekspozicio. La grupoj kunportas sian identigan materialon, banderolojn, simbolulojn, flugfoliojn; kaj promesas dediĉi reprezentanton por interagi kun la scivolemuloj kaj kolegoj de aliaj grupoj.

Ĝi estas unika oportuna okazo por ĉeesti en la plej granda renkontiĝo de komunumoj pri libera programaro de Latin-Ameriko, kunhavigante konon kaj riĉigante interŝanĝojn, kiuj estas niaj plej gravaj posedaĵoj. En la elektado, gravas la elstareco de la komunumo kaj la nombro da uzantoj engaĝitaj.

Ekde hodiaŭ, la uzanto-grupoj povas kandidatiĝi al tiuj vakoj, kiuj donas rajton je du nomŝildojn de partoprenanto kaj du nomŝildojn de ekspozicianto, krom la spaco jam menciita. Sciu ĉion pri la aliĝo ĉe la paĝo de uzanto-grupoj.


This article's tags: uzantoj grupoj aliĝo uzanto-grupoj