Go to the content
fisl 13
25 a 28 de julho
de 2012
Centro de Eventos da PUCRS
Porto Alegre — Brasil
or

Software Livre Brasil

Inscritos

Sponsoroj

Provas LPI

fisl13

Porto Alegre - Rio Grande do Sul - Brazil
 Go back to Noticias do ...
Full screen Suggest an article

Aliĝoj malfermitaj por la Rondo de Negocoj kaj Kompetentecoj

May 26, 2012 0:00 , by Software Livre Brasil - | No one following this article yet.
Viewed 1411 times
Translations


Ĉi-jare fisl13 havos la ĉeeston de la Rondo de Negocoj kaj Kompetentecoj (RNC) organizita kun la apogo de Sebrae-RS. La Rondo intencas proksimigi entreprenojn kiuj produktas kaj dungas servojn de informadika kaj komunikada teknologio, kiuj uzas malfermitajn teknologiojn kaj celas la kompletigon de kompetentecoj.
 
RNC klopodos krei ŝancojn de kontakto inter kompanioj interesataj vendi/aĉeti finitajn produktojn; disvolvi gravajn negocajn partneraĵojn, kiuj ebligos ekspansion kaj firmiĝon de negocoj; oferi sperton pri programado de softvaroj, kiuj uzas malfermitajn teknologiojn, kreante ŝancojn por novaj produktoj, negocoj aŭ partneraĵoj. Dum la aliĝo ĉiu kompanio devas indiki ĉu ĝi volas oferi pretajn produktojn kaj devas priskribi ilin mallonge. Se ĝi estas interesata esti kontraktata por disvolvado de softvaro, ĝi devos indiki kiujn teknologiojn ĝi regas.
 
La profilo de partoprenantoj estas formata el kompanioj kiuj disvolvas produktojn kaj servojn uzante liberajn ilojn kaj/aŭ malfermitan fontokodon kaj volas ekspozicii siajn produktojn kaj servojn en la okazaĵo aŭ serĉi produktojn, servojn kaj komercajn partnerojn. La kompanioj kiuj partoprenos kiel dungantoj povos registriĝi por aĉeti jam disvolvitajn solvojn aŭ servojn, kiel la disvolvadon de programoj per liberaj teknologioj, aŭ povos serĉi partnerojn por novaj negocoj aŭ produktoj.
 
Dum la evento okazos ankaŭ prelegoj kaj paneloj rilataj al la temo. La Rondo de Negocoj kaj Kompetentecoj pri Liberaj Teknologioj okazos la 27-an de julio, ekde la 14-a ĝis la 19-a horo en la Centro de Eventoj de PUCRS dum fisl13. Oni povas fari la registriĝon per la retejo de Sebrae-RS ĝis la 13-a de julio.


This article's tags: rnc sebrae rondo de negocoj