Ĉi-jare la temo de FISL estos la retkonekto de aĵoj (IoT), kaj pli ol konekti aĵojn, ni kredas ke ni devas konekti homojn, iliajn idealojn, iliajn kredojn, iliajn pasiojn, kaj unu el tiuj konektoj okazas per la formado de komunumoj. Sen tiu konekto, libera softvaro malfacile konservus sian evoluan proceson. Per komunumoj de libera softvaro ni havas la eblon interagi kaj kontribui pri la disvolvado de solvoj kiuj estas socie justaj, ekonomie eblaj, kaj teknologie daŭripovaj.
Konscie pri tio, FISL ankoraŭfoje volas omaĝi la komunumojn de libera programaro, elstarigante la tradiciajn Uzanto-Grupojn, etendante tion nun al Divolvisto-Grupoj, inter aliaj agantoj de la komunumoj. Ĉi-jare denove ni havos la areon de komunumoj, kun pliaj novaĵoj, kiel debatoj kaj eventetoj realigataj en tiu loko.
Do, ĉu vi volas fari novajn konektojn, koni homojn kaj novajn ideojn?
Por aligi vian komunumon:
La komunumo/grupo interesata pri aliĝi kaj havi ejon en la areo de komunumoj en FISL17 devas krei komunumon en la reto softwarelivre.org, kaj meti en la komentaron de ĉi tiu paĝo la ligilon de tiu komunumo en la reto softwarelivre.org. Vi devas informi:
- Nomo de komunumo/projekto/estaĵo/grupo;
- Antaŭtaksado de nombro de homoj kiuj movigos la aktivaĵojn de la grupo en la areo de komunumoj;
- Enhavo/informoj kiuj demonstras kontribuojn de la koncernata grupo (liberaj kaj malfermkodaj teknologioj, por kio la grupo estis kreita);
- Propono de aktivaĵoj/agadoj en la spaco de la areo de komunumoj;
- Kiel vi kontribuos al la instal-festo, alivorte, kiujn liberajn projektojn ligitajn al via komunumo vi povos helpi instali;
- Kontribuoj al aktivaĵoj kiuj helpos movigi FISL-on, alivorte, engaĝi vizitantojn;
- Fulm-prelegoj (18 minutoj), kiujn la grupo povos realigi en la areo de komunumoj;
- Klarigi kiel vi invitos homojn;
- Ligiloj al ĉefaj paĝoj kaj dissendo-listoj de la projekto en kiu la komunumo/grupo partoprenas, kaj ankaŭ la listoj de la grupo mem;
- Informi ĉu vi sendis proponon de Komunumaj Renkontiĝoj en FISL (per la alvoko por verkoj);
- Indiki de 2 ĝis 4 kunordigantojn de la grupo en la areo de komunumoj (nomo kaj retpoŝtadreso de ĉiu el ili);
- Informi aliajn aktivaĵojn: hak-maratono, metiejo, instal-festo; lanĉ-festo, datreveno de la komunumo, ronda tablo, URC, ktp.
- La organiz-teamo de FISL disponebligos du senpagajn aliĝojn de partoprenantoj (aliro al la tuta evento) kaj du nomŝildojn de ekspozicianto (aliro nur al la foiro) por ĉiu grupo.
Rimarko: Ni volas emfazi ke se via komunumo estis selektita en la proceso, tio ne garantias prelegon en la normala programtabelo de la evento.
Atentu pri la malfermo de aliĝoj por komunumoj.
Kuratoroj de la areo de komunumoj:
- Morvana Bonin (Disvolvisto de Softvaro, enamiĝinta pri teknologio, Porto Alegre–RS)
- Thiago Paixão (FLISOL Brazilo, San-Paŭlo–SP)
Ĉu duboj?
- Skribu al: tap@thiagopaixao.com
Standoj de komunumoj en FISL16 (2015)
Standoj de komunumoj en FISL16 (2015)
0no comments yet