Go to the content
or

 Go back to inscricoes
Full screen

Volontuloj

majo 3, 2016 15:22 , by Marcus Aurelius - 0no comments yet | No one following this article yet.
Viewed 757 times
Translations

Voluntarios

Plenumi tiel grandan eventon kiel FISL nur eblas pro la laboro de centoj de volontuloj. Se tio interesas vin kaj vi havas tempon por helpi konstrui la plej grandan eventon de komunumoj de libera programaro en Latin-Ameriko, kontaktu nin!

Eblas helpi en la jenaj kampoj:

Teamo pri komunikado (Kunlabora raportado)
Kiel parto de la teamo pri komunikado, vi povas labori pri la raportado pri FISL diversmaniere:

  • Tradukado;
  • Fotado;
  • Verkado de enhavo (tekstoj, bildoj);
  • Raportado;
  • Redaktado de videoj/bildoj;
  • Parolado;
  • Verkado por sociaj retoj;
  • Retejo de FISL;
  • Radio kaj Televido Software Livre.

Teamo pri produktado (Laborgrupo Temaro)
Helpu deversajn taskojn pri produktado dum la semajno de la evento, ekzemple: helpi la publikon trovi ĉambrojn en PUC-RS, aŭ helpi la prelegantojn ene de la ĉambroj.

Krom mojosa T-ĉemizo kaj multajn amikojn, kion mi gajnos?
La volontuloj kiuj laboras dum la kvar tagoj de FISL, en la Centro de Eventoj de PUC-RS, rajtas je:

  • Manĝado (po unu pagbileto por ĉiu duontago en kiu vi laboras, por uzi en restoracio elektita de la organizteamo de FISL);
  • Uniformoj (T-ĉemizoj de la teamo de FISL);
  • Atestilo de partopreno kiel volontulo (kiu validas kiel kroma aktivaĵo en la plejmulto de universitatoj);
  • Libera aliro al prelegoj kaj aktivaĵoj de FISL;
  • Adapti laborhoraron, kiu helpos vin esti proksima al la temoj kiuj interesas vin.

ATENTU
La aliĝo de volontuloj malfermiĝos baldaŭ. Atendu pliajn informojn.

Okaze de duboj aŭ sugestoj, vi ankaŭ povas kontakti nin per la jena retpoŝta adreso, menciante la temon kaj intereskampon:

voluntarios ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br

Rimarko: eble okazos selektado, depende de la nombro de interesatoj.

 


0no comments yet

Post a comment

The fields are mandatory.

If you are a registered user, you can login and be automatically recognized.


<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script> <!-- Piwik --> <script type="text/javascript"> var _paq = _paq || []; _paq.push(['trackPageView']); _paq.push(['enableLinkTracking']); (function() { var u = "piwik.colivre.coop.br/"; if(!u.match(/^https?/)){ var protocol = ("https:" == document.location.protocol ? "https" : "http"); u = protocol + '://' + u; } _paq.push(['setTrackerUrl', u+'piwik.php']); _paq.push(['setSiteId', 3]); var d=document, g=d.createElement('script'), s=d.getElementsByTagName('script')[0]; g.type='text/javascript'; g.defer=true; g.async=true; g.src=u+'piwik.js'; s.parentNode.insertBefore(g,s); })(); </script> <noscript><p><img src="http://piwik.colivre.coop.br/piwik.php?idsite=3" style="border:0;" alt="" /></p></noscript> <!-- End Piwik Code -->