Ir para o conteúdo
ou

 Voltar a O Evento
Tela cheia

Utilaj informoj

3 de Maio de 2016, 19:35 , por Marcus Aurelius - 0sem comentários ainda | Ninguém está seguindo este artigo ainda.
Visualizado 394 vezes
Traduções

Infos

Ĉi tiu estas la ejo kie ni kunigas la plej oftajn demandojn. Ĉu vi havas iun dubon? Kontaktu nin per retpoŝto fisl ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br

PRELEGANTOJ

  • Kiel mi scios ĉu mia propono estis akceptita?
    Vi ricevos retleteron kiu informos la daton kaj horon de via aktivaĵo. Vi devos respondi por konfirmi aŭ malkonfirmi vian partoprenon.
  • Kaj se mia propono estos akceptita kaj mi ne plu povos iri?
    Vi devos respondi la retleteron avizante ke vi ne plu povos ĉeesti.
  • Ĉu aprobitaj prelegantoj ricevos ian subtenon por vojaĝo kaj gastado?
    La aprobitaj prelegantoj ricevos nomŝildon kiu ebligas aliri ĉiujn aktivaĵojn de la evento, sed devas pagi la kostojn de sia veno. Memoru: FISL estas neprofitcela evento, farita de la klopodoj de la komunumo. Vi povas kontroli la menueron Gastado por koni la opciojn por gasti aŭ provi trovi loketon per la programo de solidara gastado.
  • Ĉu preleganto bezonas aliĝi kiel partoprenanto ankaŭ?
    Ĉiu proponanto de prelego, kiu estos aprobita kiel preleganto, ricevos aliron al ĉiuj lokoj de la evento, sen bezono de plia aliĝo.
  • Kaj se mi jam aliĝis kaj poste oni akceptos min kiel preleganton?
    Partoprenantoj poste aprobitaj kiel prelegantoj povas peti la redonon de mono post la fino de la aranĝo. Por klarigi dubojn pri prelegantoj sufiĉas kontakti nin per la retpoŝto: programa ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br
  • Ĉu necesas aliĝi al FISL por partopreni en WSL?
    Jes. WSL estas evento ene de fisl14. Por partopreni ĝin, vi devas aliĝi al fisl14 normale.

VOLONTULOJ

  • Ĉu volontuloj ricevos ian subtenon por vojaĝo, gastado, kaj manĝado?
    Volontuloj ricevas manĝojn dum la tagoj de laborado en la evento. Ne ekzistas subteno por transporto, nek enurba transporto. Kontrolu la eblojn por gasti ĉi tie.
  • Kiel mi scios ĉu oni akceptis min kiel volontulon?
    Ni kontaktos vin per retpoŝto kun jesa aŭ nea respondo.
  • Kaj se vi volas helpi kiel volontulo?
    Aliĝu en la paĝo Volontuloj.

ALIĜOJ

  • Kiam malfermiĝas la aliĝoj por FISL17?
    La aliĝoj por prelegantoj estas malfermitaj ĝis la 22-a de aprilo 2016. Partioprenantoj povas aliĝi ĝis la tago de la evento mem.
  • Kie mi aliĝas?
    Vi povas gajni komplezan enirbileton farante donacon al ASL.Org. Aŭ vi povas efektivigi vian aliĝon ĉi tie.
  • Kaj se mi havas dubon aŭ problemon pri mia aliĝo?
    Skribu al inscricoes ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br
  • Ĉu mi povas iri al FISL nur unu tagon?
    Vi povas partopreni en unu tago, sed la aliĝo kostas same por unu aŭ ĉiuj tagoj.

PROGRAMO

  • Pri kio temos FISL ĉi-jare?
    La temo de ĉi tiu jaro estas: Ĉu interreto de aĵoj aŭ de homoj? (La rolo de libera programaro en la estonteco de ĉiuj ni kaj niaj konektoj) Tamen, la enhavo de FISL17 estas decidata kune kun la komunumo, per publika alvoko por verkoj kaj voĉdonado farata de la prelegantoj de pasintaj aranĝoj. La plena programo estos disponebla ekde la unua semajno de junio 2016.
  • Ĉu eblas antaŭvidi la temojn pritraktotajn?
    Jes. La prelegoj estas organizataj en temaj zonoj, kiuj ĉi-jare estos Administrado, Disvolvado, Labortablaj programoj, Ĉirkaŭaĵo, Edukado, Metiejoj, Emerĝantaj Temoj.
  • Mi ŝatus sugesti prelegon/debaton/metiejon, kiel mi faru?
    La alvoko por verkoj malfermiĝas en la dua semajno de marto. Vi havas 30 tagojn por submeti vian proponon per la Sistemo Segue. Se vi volas nur doni ideon sen sinengaĝi rekte, vi povas sendi mesaĝon al programa ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br.
  • Mi klopodas sendi prelegon sed la retejo ŝajne ne funkcias en mia retumilo, kio okazas?
    Oni nur garantias ke la sistemo por submeto de prelegoj funkcias en Mozilla Firefox kaj Google Chrome.
  • Mi ricevis inviton por voĉdoni por prelegoj sed la retejo ŝajne ne funkcias en mia retumilo, kio okazas?
    Oni nur garantias ke la sistemo de prelegoj funkcias en la retumiloj Mozilla Firefox kaj Google Chrome.
  • Ĉu ekzistas senpaga programo?
    Jes! Por aliri la foiron – kiu estas la spaco kie la budoj de patronoj kaj partneroj troviĝas – kaj la agadojn kiuj okazas tie, ne necesas pagi eniron. Por prelegoj, metiejoj, debatoj, kaj komumumaj renkontiĝoj, aliro nur estos permesata kontraŭ prezendo de nomŝildo de partoprenanto. La Spaco Paulo Freire, kiu temas pri edukado, ankaŭ havos aktivaĵojn kun libera eniro. Krome, la areo de Libera Robotiko de FISL havas plurajn metiejojn kun libera eniro.

ATESTILOJ

  • Kiel funkcias la eldonon de atestilojn? Ĉu oni bezonas pruvi ĉiutagan ĉeeston?
    La eldono de atestiloj okazas aŭtomate, per la aliĝ-sistemo mem. Post la evento, en via uzanto-paĝo aperos opcio “Eldoni atestilon” (Gerar certificado), kiu rezultos en PDF-dosieron, kiu atestos la partoprenon en la tuta evento. Tiuj, kiuj aliĝas kaj prenas sian identigilon, rajtos ricevi ĝeneralan atestilon de partopreno en la evento, kiel partoprenanto aŭ preleganto, sen mecio al la tagoj de ĉeesto.
  • Ĉu volontuloj ankaŭ ricevos atestilon?
    Kompreneble! Volontuloj ricevas pli detalajn atestilojn, kiuj indikas la areojn de agado kaj nombron da horoj de laboro, per iliaj kunordigantoj de LG (labor-grupo).

ATESTOJ LPI

  • Ĉu FISL havos atestaj ekzamenoj pri Linukso?
    Jes. Baldaŭ oni diskonigos pliajn informojn.

GASTADO

  • Ĉu vi havas konsilojn por loĝado?
    Se vi bezonas informojn kaj subtenon pri loĝado (kaj ankaŭ veturbiletoj), vi povas kontroli nian paĝon pri gastado.
  • Ĉu ekzistas kampadejo?
    Ne ekzistas komuna loĝejo nek tendaro ligita al la evento.

SPONSORADO

  • Mia firmao interesiĝas pri patroni aŭ partneri, kiun mi bezonas alparoli?
    Kontaktu la grupon "kaptado" (financkaptado) per retpoŝto: captacao ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br
  • Ĉu estas aliaj manieroj por ke mia firmao partoprenu?
    Ni havas ene de la aranĝu Spacon de Ekspoziciistoj kaj ankaŭ Specialaj Oportunoj de Merkatiko. Por scii pli, kontaktu nin per repoŝto: captacao ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br

KIE KAJ KIEL?

  • Kie la evento okazas?
    En la centro de eventoj de PUC-RS en Porto Alegre, RS, Brazilo.
  • Kie estas PUC-RS?
    PUC-RS troviĝas ĉe Av. Ipiranga, 6681, en la kvartalo en Porto Alegre.
  • Kiu estas la horaro de funkciado de la evento?
    ARANĜO: ekde la 9a h ĝis la 18a h
    EKSPOZICIO: ekde la 9a h ĝis la 18a h
    PRELEGĈAMBROJ KAJ AŬDITORIOJ: la prelegoj komenciĝas je la 9a h. Aliro permesata nur por aliĝintoj identigitaj per nomŝildo.
    SEKRETARIEJO: ekde la 8a h ĝis la 19a h

MI VOLAS DISKONIGI!

  • Kiel mi akiras rubandon por diskonigi la eventon sur mia paĝo?
    Vi povas libere uzi la materialon de FISL por diskonigado. Aliru la paĝon kun rubandoj kaj afiŝoj ĉi tie.
 
Ĉu pli da duboj? Sendu retmesaĝon al fisl ĈE asl PUNKTO org PUNKTO br aŭ demandu en la komentoj!

 


0sem comentários ainda

Enviar um comentário

Os campos são obrigatórios.

Se você é um usuário registrado, pode se identificar e ser reconhecido automaticamente.


<script src="https://s7.addthis.com/js/152/addthis_widget.js"></script> <!-- Piwik --> <script type="text/javascript"> var _paq = _paq || []; _paq.push(['trackPageView']); _paq.push(['enableLinkTracking']); (function() { var u = "piwik.colivre.coop.br/"; if(!u.match(/^https?/)){ var protocol = ("https:" == document.location.protocol ? "https" : "http"); u = protocol + '://' + u; } _paq.push(['setTrackerUrl', u+'piwik.php']); _paq.push(['setSiteId', 3]); var d=document, g=d.createElement('script'), s=d.getElementsByTagName('script')[0]; g.type='text/javascript'; g.defer=true; g.async=true; g.src=u+'piwik.js'; s.parentNode.insertBefore(g,s); })(); </script> <noscript><p><img src="http://piwik.colivre.coop.br/piwik.php?idsite=3" style="border:0;" alt="" /></p></noscript> <!-- End Piwik Code -->