De André Noel:
Humuro, arto, kaj libera softvaro.
Mi ne volas diri ke tio estas tre ellaborita arto... Sed vi povas iom koni kiel estas farita la arto de Vida de Programador (Vivo de Programisto), uzante nur liberajn programojn.
Ĉi tiu prelego analizos la kazon de la retejo Vivo de Programisto ekde ĝia naskiĝo ĝis la hodiaŭaj tagoj, kaj ankaŭ prezentos konsiletojn pri kiel publikigi rimarkindan enhavon nuntempe, kiel profiti sociajn retoj por diskonigi ideojn, kaj kiel la retejo finance subtenas sin. Krom tio, aperos kuriozaj historietoj, kiuj ne estis rakontitaj en la retejo...
Agendo:
- Dato: la 08-an de majo
- Horo: la 15:00 h
- Ĉambro: 41A