Dum FISL, la homoj de Casa da Cultura Digital Porto Alegre (Domo de Cifereca Kulturo Porto Alegre) muntos en la foirejo stacion de kunhavigado de dosieroj - retan kursigilon, baterion, kaj eksternan durdiskon - kun la celo stimuli kunhavigadon de dosieroj.
Tiuj, kiuj estos proksime, bezonas nur serĉi la reton PirateBox CCD Poa, elekti inter pli ol 4 mil literaturaj, sociologiaj, antropologiaj, historiaj, kaj liberkulturaj libroj disponebligitaj kaj elŝuti ilin laŭvole.
En la komenco de la foiro, oni prezentos kiel funkcias Pirate Box, kiel funkcias liberaj retoj (mesh-retoj) kaj ĝenerale prezenti la hodiaŭan liberan kulturon.
Casa da Cultura Digital Porto Alegre:
- Retejo: www.ccdpoa.com.br
- Twitter: @ccdpoa
- Facebook: https://www.facebook.com/ccdpoa
Por pliaj informoj pri la funkciado de Pirate Box, vizitu la paĝon de ĝia kreinto, David Darts.